china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio klopode antaŭenpuŝos amikecajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Tanzanio al pli alta nivelo
(GMT+08:00) 2009-02-16 08:33:17
En la 15-a de februaro en Dar-es-Salamo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu nun vizitas Tanzanio, faris interparolon kun tanzania prezidento Jakaya Kikwete. Hu Jintao montris, ke ĉina flanko volontas formigi tradician amikecon kun Tanzanio, profundigi praktikajn kunlaborojn , klopode antaŭenpuŝi amikecajn kaj munlaborajn rilatojn inter la du landoj al pli alta nivelo kaj kune krei belan estontecon de la dulandaj rilatoj.

Hu Jintao esprimis, ke Tanzanio estas malnova kaj bona amiko de Ĉinio, dulandaj rilatoj estas modeloj pri sincera traktado kaj solidara kunlaboro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj kaj evoluantaj landoj.

Jakaya Kikwete esprimis, ke Tanzanio rigardas Ĉinion kiel grandiozan amikon kaj la plej bonan amikon, Tanzanio ĉiam persistas amikecon kun Ĉinio. Afrikaj landoj, inkluzive de Tanzanio, estas ege fieraj pro grandaj atingoj de 30-jaraj reformado kaj malfermo de Ĉinio.

Tiutage, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu nun vizitas Tanzanio, intervidiĝis kun zanzibara prezidento Amani Abeid Karume.

Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio rigardas Zanzibaron kiel ĉiaman kunlaboran partneron. Rilatoj inter Ĉinio kaj Zanzibaro estas grava parto de rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio. En pluraj jaroj, altrangaj oficistoj de Ĉinio kaj Zanzibaro intime interkomunikis, amikeco kaj kunlaboroj de la du flankoj senĉese pliprofundiĝas. Tio efike akcelas disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio.

Amani Abeid Karume diris, ke Zanzibaro ege valoras rilatojn kun Ĉinio kaj esprimas koran dankon al Ĉinio pro la longtempa helpo. Zanzibaro esprimas admiron al disvolviĝaj atingoj de Ĉinio kaj volontas lerni sperton de ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, plifortigi praktikajn kunlaborojn en ekonomio, turismo, konstruado de bazaj instalaĵoj kaj aliaj kampoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040