La 16-an de februaro en Dar-es-Salamo, ĉefurbo de Tanzanio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al bonvena kunveno kaj faris gravan parolon pri ĉin-afrikaj rilatoj.
Li montris en la parolo, ke la duflankaj rilatoj eltenis provojn de tempo kaj internacia situacio. La ĉina popolo, ĉu estintece, ĉu estantece, ĉu estontece, alte atentas tradician amikecon kun Afriko, ĉiam rigardas la afrikan popolon kiel fidindan kaj dependindan amikon kaj prenas sin kiel bonan fraton kaj partneron de la afrika popolo. |