china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tanzaniaj diversaj rondoj okazigis bonvenigan kunvenon speciale por ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
(GMT+08:00) 2009-02-16 17:07:06

 Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, la 16-an de februaro en Dar-es-Salamo, ĉefurbo de Tanzanio, tanzaniaj diversaj rondoj okazigis bonvenigan kunvenon speciale por ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao. En la kunveno, Hu Jintao faris gravan parolon pri ĉin-afrikaj rilatoj kaj akcentis, ke la ĉina popolo, ĉu pasintece, ĉu nun, ĉu estontece, alte atentas tradician amikecon kun Afriko, ĉiam rigardas la afrikan popolon kiel fidindan kaj apogindan amikon kaj prenas sin kiel bonan fraton kaj partneron de la afrika popolo.

En la parolo titolita "Nova ĉapitro de ĉin-afrika amikeco", Hu Jintao antaŭ ĉio retrorigardis la duflankan tradician amikecon en pli ol duonjarcento. Li opiniis, ke la sorto de la ĉina popolo kaj tiu de la afrika popolo intime sin ligas, kaj la duflankaj rilatoj eltenis provojn de tempo kaj la internacia situacio pro simila historia sufero kaj komuna celo. En pekina pinta konferenco de ĉin-afrika kunlabora forumo en 2006, gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj kune starigis novtipajn strategiajn partnerajn rilatojn, karakterizitajn per politika egaleco, ekonomia kunlaboro kaj kultura interfluo, kaj malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj. Post la pinta konferenco, 8 agoj, alprenitaj de la ĉina popolo por fortigi praktikan kunlaboron kun Afriko kaj subteni disvolvon de la afrikaj landoj, glate plenumiĝis, alportis verajn interesojn al la afrika popolo kaj malfermis pli belan perspektivon de la duflanka kunlaboro.

Hu Jintao diris, ke nuntempe paco, disvolvo kaj kunlaboro estas tendenco kaj la internacia socio ĝenerale tenas stabilecon, tamen samtempe necertaj kaj nestabilaj faktoroj en politiko kaj ekonomio de la mondo multiĝas. En la nuntempa internacia financa krizo, evoluantaj landoj estas en malfavora stato. Ĉinio kaj Afriko devas subteni unu la alian kaj plenforte fari kunlaboron en malfacila tempo.

Hu Jintao diris ankaŭ, ke Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun afrikaj landoj en jenaj 6 flankoj: unue, la du flankoj kune traktu defiojn alportitajn de la internacia financa krizo. Ĉinio atenteme plenumos ĉiujn agojn difinitajn en la pinta konferenco de ĉin-afrika kunlabora forumo por helpi Afrikon, laŭkapable plue multigos porafrikan helpon, reduktos ŝuldon de Afriko, grandigos komercon kaj investon al Afriko, fortigos praktikan kunlaboron de Ĉinio kaj Afriko, kaj kune traktos la internacian financan krizon. Due, la du flankoj pliigu politikan reciprokan fidon, solidigos politikan bazon de tradicia amikeco. Ĉinio volas intimigi alttavolajn kontaktojn kun afrikaj landoj, fortigi dialogon kun afrikaj landoj per ĉiuj mekanismoj. Krome, Ĉinio subtenas klopodojn fare de afrikaj landoj kaj Afrika Unio por protekti ŝtatan suverenecon kaj memdecide solvi problemojn en Afriko, kaj plue aktive ludos konstruivan rolon por afrikaj paco kaj sekureco. Trie, Ĉinio volas altigi nivelon de ekonomia kaj komerca kunlaboro kun Afriko. Krave, la du flankoj grandigu interfluon kaj profundigu personaran kunlaboron. Kvine, la du flankoj intime kunlaburu kaj fortigu interkonsiliĝon en internaciaj aferoj. Fine, la du flankoj akcelu konstruadon de ĉin-afrika kunlabora forumo kaj sufiĉe funkciigu politikan konstruadon de la forumo.

Hu Jintao diris ankaŭ, ke la ĉina registaro decidis inviti 50 tanzaniajn studentojn fari viziton al Ĉinio en la kuranta jaro, kaj ke Ĉinio aktive subtenos interfluon kaj kunlaboron de ĉin-afrikaj junuloj.

Tanzania prezidento Jakaya Mrisho Kikwete kaj aliaj oficistoj kaj 1 200 diversrondaj personuloj aŭskultis la parolon. Fine, Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas fari senlacan klopodon por novtipa strategia partnereco de Ĉinio kaj Afriko kaj skribi novan ĉapitron de ĉin-afrika amikeco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040