La 16-an de februaro, per speciala aviadilo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Portluison kaj komencis sian unuan ŝtataferan viziton en Maŭricio.
En aerodromo, Maŭricia ĉefministro Navinchandra Ramgoolam okazigis solenan ceremonion por bonvenigi Hu Jintao.
Maŭricio estas la lasta stacio de la vojaĝo de amika kunlaboro fare de Hu Jintao. Antaŭ tio li faris viziton al Saudi-Arabio, Malio, Senegalio kaj Tanzanio.
|