china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas "bonaj fratoj kaj partneroj"
(GMT+08:00) 2009-02-17 14:31:27
Antaŭtagmeze de la 16-a de februaro laŭ la loka tempo en Dar-es-Salamo, ĉefurbo de Tanzanio, farante prelegon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke la ĉina popolo kaj la afrika popolo ĉiam estas bonaj fratoj kaj partneroj. En sia unua vizito de la jaro 2009, Hu Jintao venis ĝuste al Malio, Senegalio, Tanzanio kaj Maŭricio, la kvar afrikaj landoj. Pro la vizito, titolita "Vojaĝo de amika kunlaboro", oni profunde sentas, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas ĉiudimensia, plurtavola kaj vastkampa, kaj la ĉina popolo kaj la afrika popolo estas amikoj fidindaj kaj apogindaj .

"Bonaj fratoj kaj partneroj" estas la figura resumo de la amika historio de Ĉinio kaj Afriko.

Antaŭ 30 jaroj en la vasta afrika kontinento, pli ol 50 mil ĉinoj kune kun la tanzania kaj zambia popoloj venkis multajn malfacilojn kaj konstruis tanzania-zambian fervojon tra orienta Afriko kaj sudmeza Afriko. Iuj homoj eĉ kontribuis sin mem al la fervojo. La 15-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao aparte venis al publika tombejo de ĉinaj specialistoj en Dar-es-Salamo kaj meditis pri ili. La fervojo estas ĝuste la plej bona atesto pri la frateco inter la ĉina popolo kaj la afrika.

En pekina pinta konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, Ĉinio kaj Afriko establis la novtipajn strategiajn partnerajn rilatojn de egaleco kaj konfido politike, kunlaboro kaj komuna gajno ekonomie kaj interfluo kaj reciproka referenco kulture. Ĉina prezidanto Hu Jintao ankaŭ deklaris 8 politikojn kaj rimedojn de la ĉina registaro pri subteno al afrika disvolvo, la enhavo rilatas al senigo de afrikaj plej neevoluantaj landoj je dogano de produktaĵoj eksportataj al Ĉinio, senigo de afrikaj malriĉaj kaj plej neevoluantaj landoj, kiuj establis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, je iuj limtempaj ŝuldoj. En la lastaj du jaroj, la 8 politikoj kaj rimedoj estis bone plenumataj kaj donis pozitivan frukton.

"Bonaj fratoj kaj partneroj" montras, ke kiel respondecema granda lando, Ĉinio memkonscie portas propran devon.

Nun, la tutmonda financa krizo ankoraŭ plivastiĝas. Antaŭ la krizo, iuj landoj reduktis helpon al Afriko, ankaŭ iuj promesitaj helpaj programoj estis prokrastitaj laŭ diversaj kialoj. La kuranta jaro estas la lasta jaro, en kiu Ĉinio realigas la 8 politikojn kaj rimedojn. Do, kiel Ĉinio agos?

Pri tio, ĉina prezidanto Hu Jintao faris klaran respondon. Li emfazis, ke ju pli Ĉinio kaj Afriko troviĝas en la malfacila tempo, des pli ili devas subteni unu la alian, kune kunlabori kaj venki malfacilojn. Kiel la afrika sincera amiko, Ĉinio serioze plenumos diversajn helpajn rimedojn, difinitajn en la pekina pinta konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, laŭkapable pliigos plu helpon al Afriko, reduktos aŭ senigos Afrikon je ŝuldo, plivastigos komercon kaj investon en Afriko kaj fortigos praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.

Per reala ago, Ĉinio efektivigas plu la solenan promeson al la afrika popolo. La 13-an de februaro, la tria granda ponto en la malia ĉefurbo Bamako oficiale estis ekkonstruita.

Oni menciis, ke la 4 afrikaj landoj, vizitataj de Hu Jintao, ne estas la landoj abundaj je energio kaj riĉfontoj. Per reala ago Ĉinio atestis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas ĉiudimensia, plurtavola,vastkampa kaj reciproke utila kaj komune gajna.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040