En la 17-a de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu nun vizitas Maŭricion, interparolis kun maŭricia ĉefministro Navinchandra Ramgoolam. Hu Jintao esprimis, ke ĉina flanko volontas kune klopodi kun Maŭricio por plivastigi kunlaborajn kampojn, pliriĉigi kunlaborajn enhavojn kaj antaŭenpuŝi pluapaŝan disvolviĝon de dulandaj amikecaj rilatoj.
Navinchandra Ramgoolam esprimis, ke li tute konsentas kun prezidanto Hu Jintao rilate al disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Maŭricia flanko volontas kune kun Ĉinio plivastigi reciprokajn kunlaborojn en diversaj kampoj |