Antaŭtagmeze de la 18-a de februaro, fininte sian ŝtataferan viziton al Saudi-Arbio, Malio, Senegalio, Tanzanio kaj Maŭricio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao revenis al Pekino per speciala aviadilo.
Intervjuate de raportistoj, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi, kiu akompanis Hu Jintao en la vizito, diris, ke ĉifoja vizito estas la grava diplomatia agado de Ĉinio en la nova situacio por plifortigi la rilatojn kun evoluantaj landoj, kaj akiris riĉajn fruktojn. |