china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito al 5 azi-afrikaj landoj fare de Hu Jintao estas fruktodona
(GMT+08:00) 2009-02-18 15:22:17
La 17-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao finis sian ŝtataferan viziton al Saudi-Arabio, Malio, Senegalio, Tanzanio kaj Maŭricio. Survoje de la reveno al Ĉinio, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi, kiu akompanis prezidanton Hu Jintao en la vizito, diris, ke ĉifoja vizito estas grava diplomatia aktivado de Ĉinio en la nova situacio por plifortigi la rilatojn kun evoluantaj landoj, kaj akiris riĉajn fruktojn.

Parolante pri la vizito de prezidanto Hu Jintao, Yang Jiechi diris, ke nun la profunda ŝanĝiĝo okazas al la internaciaj politika kaj ekonomia situacioj, la internacia financa krizo daŭre disvastiĝas, kaj ĝia negativa influo al la evoluantaj landoj ĉiam pli reliefiĝas; samtempe kun tio, la kuranta jaro estas la jaro por praktiki fruktojn de la Pekina Pinta Konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. Ĉifoja vizito plifirmigis kaj profundigis la amikecajn kaj kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj azi-afrikaj landoj, akcelis la amikecon inter la ĉina popolo kaj popoloj de evoluantaj landoj, kaj estas la sukcesa vojaĝo de amikeco kaj kunlaboro.

Yang Jiechi diris, ke la tagordo de ĉifoja vizito fare de Hu Jintao estis aranĝita plenplene. En 7 tagoj, li sinsekve ĉeestis al pli ol 50 aktivadoj, faris multajn intervidiĝojn kun gvidantoj de vizitataj landoj, ankaŭ kontaktiĝis kun diversrondaj personoj de tiuj landoj, kaj akiris riĉajn fruktojn, kiuj manifestiĝas en jenaj kvar flankoj:

Unue, diversaj koncernaj flankoj atingis novajn komunajn konojn pri la komuna reago kontraŭ la internacia financa krizo. Dum sia vizito, prezidanto Hu Jintao ĉiuflanke eksplikis opiniojn kaj proponojn de la ĉina flanko en trakto de la internacia financa krizo, kaj esprimis, ke Ĉinio volontas plifortigi kunlaboron kaj akordigi agadon kune kun la internacia socio, inkluzive de la vastaj amasoj de evoluantaj landoj. Hu Jintao esprimis ankaŭ, ke Ĉinio subtenas pliigi la reprezentecon kaj parolrajton de la evoluantaj landoj en la problemo pri reformado de la internacia financa sistemo, apelacias al la internacia socio efektive helpi evoluantajn landojn, precipe afrikajn landojn, en ilia batalo kontraŭ malfaciloj. Hu Jintao promesis samtempe, ke Ĉinio serioze realigos diversajn Afriko-helpajn rimedojn difinitajn en la Pekina Pinta Konferenco de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, faros ĉion eblan por daŭre pliigi helpojn al Afriko, redukti la ŝuldojn de afrikaj landoj, plivastigi komercadon kaj investadon al Afriko, plifortigi la praktikeman kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko. Gvidantoj de la vizitataj landoj donis la altan takson al ĉio ĉi tio.

Due, ĉifoja vizito impulsis la rilatojn inter Ĉinio kaj azi-afrikaj landoj sur la novan ŝtupon. Dum la vizito, Hu Jintao faris la profundan diskutadon kun diverslandaj gvidantoj por pluapaŝe akceli la amikecan kunlaboron, serioze realigi la Afriko-helpajn rimedojn, profundigi novtipajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko, kaj atingis la vastajn komunajn konojn.

Trie, la vizitataj landoj ĉiuj estas evoluantaj landoj. Pere de ĉifoja vizito, la kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj en diversaj kampoj estas plue profundigata. Dum la vizito Ĉinio kaj la kvin landoj subskribis pli ol 20 dokumentojn pri la kunlaboro en ekonomio, komerco, investo, energio, higieno, kulturo ktp, pluapaŝe grandigis profundecon kaj vastecon de la ambaŭflanka kunlaboro.

Fine, dum la vizito de prezidanto Hu Jintao aperis multaj kortuŝaj scenoj, kiuj vivece atestis la sinceran kaj profundan amikecon inter Ĉinio kaj la vizitataj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040