china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono instalis "tagon memoran al liberigo de milionoj da tibetaj servutuloj"
(GMT+08:00) 2009-02-20 15:10:39


 

 La 19-an de januaro, la dua kunveno de la 9-a popola kongreso de ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis, ke ĉiujare la 28-a de marto estu la "tago memora al liberigo de milionoj da tibetaj servutuloj", tibetanoj sinsekve esprimis bonvenigon al tio. Ankaŭ koncernaj tibetologiaj fakuloj montris, ke la decido utilas al tio, ke homoj klare konu historian veron kaj domaĝu la nunan belan vivon, kaj utilas ankaŭ al akcelo de tibetaj stabileco kaj disvolvo. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

En la tibeta ĉefurbo Lasao, informiĝinte pri la decido, tibetanoj sinsekve amasiĝis en placo kaj kvartalo, kaj dancis kaj kantis por esprimi sian ĝojon. En gaja muziko, lasaanino Yungdron esprimis propran emocion.

"La tibeta pasinta servuta sistemo ĉagrenis homojn. Hodiaŭ grande ŝanĝiĝis tibetaj ekonomio, politiko kaj kulturo, nun ni amasiĝas kaj deziras nian ŝtaton pli kaj pli forta kaj pli kaj pli prospera."

Pli ol 70-jaraĝa maljunulo Kelsang diris, ke li vivis en nigra servuta sistemo 21 jarojn, pro tio li pli multe domaĝas la nunan feliĉan vivon. Li diris:

"Subpremita de servutulposedantoj, mi neniam vidis rajton kaj feliĉon. Nun nia feliĉa vivo estas neimagebla. Sen liberigo, ĉio estas neebla, ni dankas la partion kaj la registaron kaj bondeziras pro la gaja tago."

Laŭ konigo de vicestro de konstanta komitato de la popola kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono Karma, oni elektis la 28-an de marto kiel la memoran tagon, ĉar en ĉi tiu tago antaŭ 50 jaroj, la ĉina centra registaro deklaris malorganizi tiaman regionan registaron, kiu konspiris por dispartigi la patrolandon kaj lanĉis armitan ribelon, kaj milionoj da servutuloj estis liberigataj.

En 1951, post subskribo de "interkonsento de 17 klaŭzoj" kun la tibeta regiona registaro, laŭ la tibeta tiama reala stato la ĉina centra popola registaro ne tuj plenumis reformadon de socia politika sistemo. La 10-an de marto en 1959, por protekti la servutuan sistemon kombinantan politikon kaj religion, tibetaj reakciaj altranguloj trudeme lanĉis ĉiuflankan armitan ribelon. La centra registaro alprenis decideman rimedon kaj decidis samtempe kvietigi la ribelon kaj realigi demokratian reformadon. La 28-an de marto en 1959, la centra registaro deklaris malorganizi la tibetan regionan registaron, sekve milionoj da tibetaj servutuoj estis liberigataj kaj oni realigis historian transpason de tibeta socia sistemo.

En longa tempo, dalai-a kliko malice atakis ĉinan naciecan regionan aŭtonoman sistemon kaj ĉiam sonĝas rekomenci nigran, sovaĝan kaj malprogresintan feŭdan servutuan sistemon. Post la difino de la tago, la dalai-a grupo atakis dirante, ke la agmaniero estas tiel nomata "propaganda artifiko por purigi kruelan politikon kaj starigi novan figuron."

Esploristo de ĉina tibetologia esplora centro sinjoro Lian Xiangmin opiniis, ke la dalai-a grupo faris atakon kaj kalumnion, ĉar ili timas, ke pli da homoj komprenu la veron, konu ilian veran aspekton de disapartigo de la patrolando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040