china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeta kaj sudazia stiloj estas populara en Pekino (foto)
(GMT+08:00) 2009-02-20 17:46:07

Karaj retlegantoj, en la lastaj 2 jaroj, aperis nova popularo en pekina moda vivo. T.e. oni pli kaj pli grande ŝatas vestaĵojn, kapornamaĵojn kaj metiartaĵojn, venintajn el Tibeto kaj sudaziaj Hindio, Pakistano, Nepalo kaj aliaj landoj. Ankaŭ naskiĝis granda nombro da butikoj kun sudazia stilo kiel funkciiga trajto. Densa aliloka stilo de tiuj butikoj formis belan pejzaĝon en Pekino.

Norde de fama pekina Imperiestra Palaco ekzistas kvieta lago, kiu titoliĝas Shicha-Lago. Butiko Produkto en Paradizo, funkciigata de tibetaj gefratoj Luo Sang troviĝas en Malantaŭa Lago de la Shicha-Lago. Malgraŭ malgranda skalo, la butiko estas fama.

Iun posttagmezon de aprilo, raportisto venis al la Malantaŭa Lago. Laŭ bordo oni iradas kaj estas facile por nia raportisto vidi unikan butiko-pordon. Purpuraj kaj malhele verdaj muslinoj estas sur ligna fenestro, flirtantaj kun vento. Sur mallarĝa pordoframo, pendas blanka tola kurteno kun desegno de kolorriĉaj elefantoj kaj pavoj. Enirinte raportisto tuj estas allogita de pompa koloro antaŭ si. En muro pendas diverskoloraj muslinoj kaj mur-tapiŝoj. Sur plafono sterniĝas tolo por fari kuiradon kaj sur tablo troviĝas amaso da delikataj brodartaĵoj, skarpoj. Diversaj ledsakoj, tolsakoj, kotonaj kaj silkaj vestoj kaj jupoj, mane broditaj estas nelaseblaj. Diversaj arĝent-kapornamaĵoj estas pli okulfrapaj.

Juna mastro Luo Sang posedas nigran haŭton, speciale portatan de tibetano. Li estas entuziasma kaj serena. Informiĝinte pri identeco de raportisto, li salutis retlegantojn de Ĉina Radio Internacia per la tibeta lingvo. Li diris:

"Karaj retlegantoj, saluton. Mi estas Luo Sang kaj venis el Tibeto. Bondeziron al vi ĉiuj."

Antaŭ 7 jaroj, Luo Sang venis al Pekino kaj funkciigis la butikon por vendi tibetajn kapornamaĵojn. Luo Sang diris, ke Tibeto estas alta super marnivelo kaj prokisma al la ĉielo. Tibetanoj kredas je budho kaj opinias, ke ĉie troviĝas dio kaj budho en la ĉielo. Cetere arĝentaj ornamaĵoj estas tiel belaj, same kiel aĵoj el la ĉielo. Tial li nomumis la butikon Produkto en Paradizo. Poste li funkciigis butikon speciale por vendi ornamaĵojn de Hindio kaj Nepalo. Luo Sang lertas en parolado de la ĉina lingvo kaj li detale klarigis al la raportisto far-procezon kaj utilon de varoj kaj ilian kunportatan kulturan kaj religian signifon. Same lia plijuna fratino faras klarigon al seninterrompaj klientoj.

"Dank' al ekspluato de turismo, pli kaj pli multaj homoj veturis al Hindio kaj Nepalo kaj ankaŭ grandiĝas konigo pri tiuj lokoj. Nun junuloj adoras liberecon kaj opinias, ke Hindio kaj Nepalo estas landoj kredantaj je Budaismo, kiuj povas purigi homan animon. Ĉar tiuj lokoj estas foraj kun malprogresinda ekonomia nivelo, tial multaj aĵoj estas unikaj."

Raportisto faris intervjuon al kliento en la butiko, fraŭlino Wei Xiaoling. Ŝi esprimis, ke surmetinte sudaziajn vestojn kaj kapornamaĵojn, ŝi estas pli moda. Ŝi diris:

"Mi pensis, ke la stilo kontentigis diversan bezonon. Varoj delikataj, klasikaj aŭ sovaĝaj, troviĝas ĉio kion vi bezonas."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040