china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gaja tibeta ĉiĉerono fraŭlino Drolma
(GMT+08:00) 2009-02-20 17:46:07
Menciante Shangri-la, oni ofte ekpensas pri sorĉa arkadio el kvietaj neĝmontoj, bildecaj stepoj kaj misteraj lagoj sub la blublua ĉielo. Fakte la reala Shangri-la estas la ĉefurbo de la Diqing-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan. Tie krom majestaj neĝmontoj, alpaj lagoj kaj primitiva arbaro, troviĝas ankaŭ indiĝenaj folkloroj de la tibeta nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. En ĉifoja programero ni prezentu al vi fraŭlinon Drolma, belan tibetan ĉiĉeronon en Shangri-la.

En Shangri-la ekzistas fama ŝtata parko Pudacuo konsistanta el montvaloj, riveretoj, lagoj, stepoj, marĉoj, raraj animaloj kaj vegetaloj. Ĉiutage, tibeta ĉiĉerono fraŭlino Drolma kondukas diverslandajn turistojn al tiuj vidindaĵoj, por ke ili spertu la pentrindan naturan medion. Jen ŝia voĉo:

"Bonan matenon, respektindaj geamikoj! Bonvenon al la mirinda kaj ĉarma ŝtata parko Pudacuo de Shangri-la. Mi estas ĉiĉerono de la parko, kaj vi povas simple nomi min Drolma. Mi deziras al vi agrablan vojaĝon kaj bonan farton ĉi tie. Mi esperas, ke la belaj naturaj pejzaĝoj de la parko donu al vi neforgeseblan impreson."

En la tibeta lingvo, la vorto "drolma" signifas "feinon". La 21-jara knabino Drolma estas indiĝeno de Shangri-la, ŝi lertas en kantado kaj dancado, kaj povas flue paroli en la ĉina komuna idiomo. Ŝi vere meritas sian nomon, ĉar ŝi estas bela kiel alpa rozo kreskanta sur verda monto kaj ĉe smeralda rivero.

En la parko Pudacuo estas la vasta primitiva arbaro kaj ĉie videblas rododendraj floroj. La tint-sonoranta font-akvo fluas de altaj montoj, disŝutante sur ambaŭflankajn arbedojn la ŝaŭmojn, radiantajn je bunt-koloraj briloj, kaj post enfluado en la montvalon, ĝi fariĝis du alpaj lagoj safirecaj. La primitiva arbaro de la parko similas al la natura oksigena tenejo, birdoj gaje pepadas kaj fiŝoj libere petoladas. En la malproksima fono konturiĝas imponaj neĝmontoj, kaj la kotoneskaj nuboj flosantaj en la blua ĉielo preskaŭ tuŝeblas per-mane. La turistoj sentas sin kvazaŭ esti en la plej viveca tuĉ-pentraĵo.

Jen kantas bela tibeta ĉiĉerono Drolma por turistoj, kiuj sin trovas en la pentrindaj naturaj pejzaĝoj de Shangri-la. Antaŭ du jaroj, Drolma diplomiĝis el la turisma kolegio de Shangri-la, kaj fariĝis profesia ĉiĉerono de la ŝtata parko Pudacuo, pro tio ŝi estis ege emociata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040