china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Filmo riĉigis enhavon de vivo de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj
(GMT+08:00) 2009-02-20 17:46:07
S-ro Phagba Chozin, direktoro de la filma kompanio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, konigis, ke ili antaŭ ĉio plifortigis la dubladon de filmoj. Li diris:

"Por garantii la sufiĉan kvanton da filmoj al projekciado, nia kompanio plivastigis la filmo-dublan fakon, invitis pli da tradukistoj kaj aktoroj fari dubladon, kaj per tio garantias la produktkvanton kaj kvaliton de la dublitaj filmoj. Samtempe, laŭ bezonoj de kamparanoj kaj paŝtistoj, ni pliigis la kvanton de dublitaj scienc-popularigaj filmoj, celante riĉigi sciojn de kamparanoj kaj paŝtistoj pri kultivado kaj bredado.

S-ro Phagba Chozin diris, ke en kelkaj jaroj ili dublis ĉirkaŭ mil filmojn, inkluzive de rakonta filmo, scienc-populariga filmo ktp.

La dublitaj filmoj devas esti projekciataj de specialaj laborantoj en diversaj vilaĝoj. De la lastaj jaroj, oni plifortigas trejnadon de projekciistoj, kaj nuntempe en diversaj lokoj de Tibeto fondiĝis proksimume 500 projekciaj stacioj.

Kiel sciate, en Tibeto vastas la areo, sterniĝas sennombraj neĝmontoj kaj longas la trafika linio. Por projekcii filmojn, projekciistoj ofte bezonas veturi plurajn tagojn por atingi iun vilaĝon. S-ro Nyima Tsering, respondeculo de filmo-projekcia stacio en la gubernio Dagze en la norda antaŭurbo de Lasao, konigis:

"Multaj vilaĝoj de nia gubernio estas izolitaj. Ni ofte veturas al vilaĝoj per nia turnea projekcia aŭto. Kiam ni trapasas montvalon sen ŝoseo, ni devas transporti la aparatojn per poefagoj aŭ ĉevaloj, kaj sendas la plej novajn dublitajn filmojn ĝis la pordo de kamparanoj kaj paŝtistoj. En ĉiu vilaĝo ni ĝenerale projekcias po unu scienc-popularigan filmon kaj rakontan filmon respektive.

Karaj amikoj, la filmo similas al abunda kultura plado, kiu pliriĉigas la monotonan altebenaĵan vivon de la tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj. Pro disa loĝado sur la vasta tereno, en la filmo-projekcia tago, kamparanoj kaj paŝtistoj svarmas de ĉiuj flankoj al la projekciejo, aŭ rajdante sur ĉevaloj, aŭ piedpaŝe, aŭ stirante motorciklojn. La sceno vere estas spektakla. S-ro Nyima Tsering diris, ke li jam ne memoras, kiom da vilaĝoj li atingis kaj kiom da filmoj li jam projekciis en la pasintaj jaroj. Por li, la plej neforgesebla afero estas tio, ke en ĉiu vilaĝo la kamparanoj kaj paŝtistoj estis ege ĝojaj, kiam ili renkontis la projekciistojn, sed ĉiam esprimis grandan bedaŭron dum la adiaŭo al ili. Kelkfoje okazis, ke kiam finiĝis la projekciado, kamparanoj kaj paŝtistoj deziris spekti ripetfoje, do li volonte faris tion por ili.

Tibetanoj kredas je tibeta budaismo, pro tio ekzistas multaj temploj en Tibeto. S-ro Nyima Tsering diris, ke se la nombro de lamaoj en iu ajn templo superas 30, li faris projekciadon tie por amuzi la lamaojn.

Konsiderante, ke la naturaj kondiĉoj de Tibeto estas postiĝintaj kaj la vivnivelo de kamparanoj kaj paŝtistoj malalta, la ĉina registaro, de multaj jaroj, senpage donacas filmojn al tibetanoj. S-ro Phgba Chozin konigis, ke de la lastaj jaroj, la ĉina registaro jam asignis kelkdek milionojn da juanoj por perfektigi instalaĵojn, fari trejnadon de laborantoj kaj en aliaj flankoj de la filmo-projekcia afero de Tibeto. Li diris:

"En la estonteco, ni enkondukos kaj dublos ankoraŭ pli multe da filmoj, trejnos pli da projekciistoj, plibonigos kondiĉojn de diversaj projekciejoj, por ke kamparanoj kaj paŝtistoj povu spekti pli multe da filmoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040