china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Realiĝis sonĝo de tibetaj junuloj
(GMT+08:00) 2009-02-20 17:45:38
Qinghai-Tibeta Altebenaĵo situanta en la okcidenta landparto de Ĉinio, pro abundaj neĝkovrataj montpintoj, estas nomata la neĝa altebenaĵo. Flugi kiel aglo sur la blua ĉielo, precipe transflugi la neĝan altebenaĵon, ĉiam estas la deziro de multe da tibetaj junuloj loĝantaj sur la altebenaĵo.

Antaŭ nelonge, kelkaj tibetaj junuloj, kiel la unua nombro da tibetaj aviadistoj sur la ĉina civil-aviada historio, finfine sukcesis flugi sur la blua ĉielo.

Antaŭ kvin jaroj, 5 tibetaj junuloj venintaj el Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kun la bela deziro de si mem kaj espero-plena atendo de multaj homoj, alvenis al Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Per eminentaj atingoj ili trapasis la ekzamenon kaj eniris en la sud-okcidentan filion de la ĉina Internacia Aviada Kompanio. De tiam ili klopodas por fariĝi aviadistoj.

Ĉu ili adaptiĝis al rigoraj disciplinoj kaj detala regularo? Ĉu ili kutimiĝis al la humida ebenaĵa vivo? Kun tiuj demandoj nia raportisto vizitis ilin en ilia rezidejo – la kvara taĉmento de la sud-okcidenta filio de la ĉina Internacia Aviada Kompanio.

La kvin tibetaj junuloj vestitaj je la eleganta aviadista uniformo aperis antaŭ la raportisto. Ĉiu el ili, kun la bruna haŭto, alta kaj fortika staturo kaj flua parolo laŭ la ĉina komuna idiomo Putonghua, aspektas ne diference disde han-naciecaj aviadistoj. Sed la senkaŝema kaj senĝena karaktero de altebenaĵaj viroj ofte elmontriĝis dum ilia parolado.

Tasang, unu el la kvin junaj aviadistoj, parolis, ke en la infanaĝo li jam sonĝis fariĝi aviadisto. Li diris:

"Mi venis el Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono. De la infanaĝo mi deziras flugi sur la ĉielo kiel brava aglo."

Tasang diris, ke alveninte al la aviada kompanio, dum tri jaroj kaj duono, ili ĉiam lernis en la ĉina Civil-aviada Instituto situanta en la urbo Chengdu. Tie ili sisteme lernis pli ol 20 teoriajn kaj fakajn lernoprogramojn, kaj estis rigore trejnataj, fine sukcese pasigis diversajn ekzamenojn aranĝitajn de la ĉina Ŝtata Civil-aviada Administracio. En la pasinta jaro, ili finfine realigis sian deziron kaj fariĝis aviadistoj de la sud-okcidenta filio de la Ĉina Internacia Aviada Kompanio.

Rememorante travivaĵojn en la aviada instituto, Tasang diris:

"La plej impresa afero estas, ke en la komenco, kiam aviadilo ekflugis al la ĉielo de sur la tero, mi sentis min streĉita kaj ne estis sufiĉe memfida, sed mia stirado estis glate plenumata en plena sukceso."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040