Tibeta opero
Tibeta opero estas simple nomata "lamuo". La arto de tibeta opero havas longan historion, kun multaj skoloj kaj la prezentaj manieroj montras naciecan apartecon. De la 15-a jarcento, bonzo Tangdong Jiebu prenis budhajn rakontojn mem redaktante kaj reĝisorante kantdancan teatraĵon kun simplaj intrigoj, kaj turneis en diversaj lokoj. Tio estas embrio de tibeta opero. Dank` al prilaborado, plenigado, riĉigo kaj altigo de multaj popolanaj artistoj, la tibeta opero nun jam ne plu estas formo de tiu en la komerco. Moderna tibeta opero havas dramojn, dancadojn, kantadojn, malsamajn vestojn kaj maskojn de malsamaj roloj. Kun akompanado de orkestro kaj kantoj, estas sinteza arto. Estas popularaj la ensembloj de tibeta opero. Oni povas ĉiam kaj ĉie spekti la prezentadon de tibeta opero aŭ en placo de kamparo aŭ en grandaj tendoj. La prezentado de tibeta opero logas popolanojn el malproksimeco por ĝin spekti. 1 2 3 |