La 25-a de februaro estas Tibeta Novjaro---la plej grandioza festo de la tibeta popolo. En la 23-a, tibeta agentejo en Pekino okazigis tekunvenon por bonvenigi Tibetan Novjaron. Popolanoj el tibetaj diversaj rondoj kolektiĝis por kune bonvenigi la feston.
La tekunveno okazis en Tibeta Domego, kiu havas plej densan tibetan etoson en Pekino. Antaŭ pordo de la kunvenejo, oni aranĝis Tsampa, kiu simbolas favoran aŭspicion kaj riĉan rikolton. Tibetaj fraŭlinoj kun festa kostumo, bonvenigas gastojn. Eksa vic-prezidanto de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Redi donas festan bondeziron al tibetaj popolanoj. Li diris, ke de la lastaj kvindek jaroj post tibeta demokratia reformado, Tibeto gajnas gigantan progreson:
"Tibeta nacia ekonomio tenas bonan tendencon de transpasa disvolviĝo, socia afero ĉiuflanke progresas, kultura afero havas kompletan prosperon kaj vivkondiĉo de kamparanoj kaj paŝtistoj evidente pliboniĝas."
Pli ol dek lernantoj el Pekina Tibeta Mezlernejo faris preze
ntadon de danco Gaja Maro kun la tibeta trajto. Tibeta fraŭlino Renqing Wangmu, kiu faris prezentadon, diris, ke kvankam ŝi ne povas reveni al Tibeto por pasigi la feston kun siaj familianoj, tamen ŝi ankoraŭ sentas dense festan etoson en Pekino:
"Mi sentas familian festan etoson kaj estas tre ĝoja."
Reqing Wangmu diris, ke la pekina tibeta mezlernejo aranĝas enhavoriĉan aktivadon por tibetaj lernantoj, kiuj pasigas feston en Pekino:
"Estas aktivadoj por antaŭvespero kaj la unua tago de la Tibeta Novjaro, ni kune festas kaj dancas." |