Laŭ prognozo de la analiza raporto, publikigita de la ĉina Ĝenerala Dogana Administracio en la 4-a de januaro, en la jaro 2008 la totala valoro de ĉinaj importo kaj eksporto atingis 2 550 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreskis je ĉirkaŭ 18%.
Laŭ statistiko de la ĉina dogano en la antaŭaj 11 monatoj de la jaro 2008 la totala valoro de la ĉina ekstera komerco proksimiĝis al 2 380 miliardoj da usonaj dolaroj, je 20% pli multe ol tiu en la sama periodo de la jaro 2007. |