La 30-an de januaro en Bruselo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj prezidanto de la Komisiono de Eǔropa Unio Jose Manuel Barroso publikigis komunan deklaron, emfazante plifortigi reordigadon per makroskopa ekonomia politiko, klopodi por konkeri malfacilojn de la financa krizo kaj pluapaŝe antaǔenpuŝi oportunecon kaj liberecon de komercado kaj investado.
En la deklaro ambaǔ flankoj emfazis, ke malfermo, libera kaj justa medio de komercado kaj investado kaj la de ĝi kreita komerca ŝanco estas gravaj rimedoj por trakti la tutgloban financan kaj ekonomian krizon. Ambaǔ flankoj reasertis plifortigi dialogadon por akceli reciprokan interkomprenadon, konvene trakti diverĝojn kaj pligrandigi kaj profundigi kunlaborojn en diversaj kampoj surbaze de egaleco, reciproka konfido kaj reciproka respekto.
En la komuna gazetara konferenco post la interparolo, ambaǔ flankoj ankaǔ proklamis, ke Ĉinio kaj Eǔropa Unio okazigos la 2-an altanivelan dialogadon pri ekonomio kaj komerco en la venonta aprilo kaj kiel eble plej frue okazigos intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj Eǔropo.
Samtage la duflankaj delegacioj subskribis 9 kunlaborajn interkonsentojn. |