La 20-an de januaro, prezidanto de Komisiono de EU Jose Manuel Barroso diris en Bruselo, ke EU alte taksas disvolvi la rilatojn kun Ĉinio kaj opinias, ke oni nepre tenu kaj profundigu reciproke favorajn kunlaborojn inter EU kaj Ĉinio.
En ĉefstabejo de EU Barroso esprimis intervidiĝante kun estro de ĉina misio en EU Song Zhe, ke la progresado kaj prospero de Ĉinio estas ĝojigaj kaj konformas al komunaj interesoj de EU kaj Ĉinio. Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en gravaj internaciaj problemoj kaj estas nemankigebla kunlabora partnero de EU.
Barroso diris, ke disvolviĝo de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio bezonas subtenon de la popolanoj de la du flankoj. Eŭropanoj ĝenerale opinias, ke Ĉinio estas unu el la plej gravaj landoj en la mondo. La ĉina popolo estas diligenta kaj bonkora.
|