china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La ĉina ekonomio kreskis je 9% en 2008
(GMT+08:00) 2009-02-24 20:09:04

La 22-an de januaro, estro de ĉina Statistika Buroo Ma Jiantang diris, ke kvankam enlanda produktovaloro en la kvara trimestro de la lasta jaro defalis kaj kreskis je 6,8%, tamen la totala produktovaloro ankoraŭ tenas kreskadon je 9%.

En gazetara konferenco okazigita de ĉina Ŝtata Konsilantaro, Ma Jiantang diris, ke laŭ plej freŝa statistiko de Internacia Mona Fonduso, en 2008 la monda ekonomio kreskis je 3,7% kaj la ĉina ekonomio tenis kreskadon je 9% en la malfacila stato. Kontribuo de la ĉina ekonomio al kreskado de la monda ekonomio superas 20%.

Ma Jiantang diris, ke influate de la monda financa krizo, kreska rapideco de la ĉina industria produkto mildiĝis kaj tiu de profito de entreprenoj falis. Li esprimis, ke sekve de efektivigo de makroskopa reguliga politiko de la ĉina registaro, la ĉina ekonomio certe iros el la nuna malfacila stato.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040