Vespere de la 2-a de februaro, prezidanto de Internacia Mona Fonduso Dominique Strauss-Kahn esprimis, ke ekonomia kreskado de Ĉinio estas tre grava por monda ekonomio, ĉi-jare, la ekonomia kreskado de Ĉinio espereble plialtigos je 8%.
Respondante demandon de raportisto, Dominique Strauss-Kahn diris, ke la Internacia Mona Fonduso antaŭkalkulis, ke ĉina ekonomia kreskado en la kuranta jaro estos 6,7%, tamen konsiderante pri tio, ke Ĉinio ankoraŭ havas multan spacon por aktivigi ekonomion, kvankam la ekonomia kreska celo je 8% alfrontos defion, tamen estos realigebla. Li emfazis, ke la ĉina ekonomio en la pasinteco ĉiam estis surprizita. |