Diverslokaj tibetanoj ĝoje celebras Tibetan Novjaron
La 25-a de februaro estas la unua tago de la Tibeta Novjaro. La Tibeta Novjaro estas la plej solena kaj ĝoja tradicia festo de tibetanoj. Pli ol 5 milionoj da tibetanoj de Ĉinio ĝoje celebras la feston.
En Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, kie plej koncentre loĝas tibetanoj, multaj urbaj kaj vilaĝaj tibetanoj prenis la unuan barelon da akvo en la vilaĝo Sangmu tre frue je la 5-a horo frumatene. Ĉar la unua barelo da akvo signifas sankton kaj feliĉon.
ĝoja etoso regas la urbon
En alia koncentrejo de tibetanoj Qinghai, tibetanoj okazigas tradician ekspozicion de naciecaj vestoj, konkurson de tibetaj dancoj, konkurson de drinkaĵoj kaj prezentojn de kantado kaj dancado ĉe bela Qinghai-Lago. |