china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Grandskala ekspozicio pri 50-jariĝo de tibeta demokratia reformado
(GMT+08:00) 2009-02-25 10:53:14

Skulptaĵo memore al liberigo de miliono da servutuloj

La 24-an de februaro en Pekino inaŭguriĝis grandskala ekspozicio pri 50-jariĝo de tibeta demokratia reformado, la ĉina unua grandskala ekspozicio pri la tibeta demokratia reformado. Per fotoj, objektoj, dokumentoj kaj similaj la ekspozicio eksponas la atingojn de Tibeto en la lastaj 50 jaroj post la demokratia reformado. Ĝi utilas por plibone koni veran, disvolviĝantan kaj ŝanĝiĝantan Tibeton.

En la jaro 1951 la ĉina centra popola registaro subskribis interkonsenton pri paca liberigo de Tibeto kun la tibeta loka registaro, sed laŭ la reala stato de Tibeto, ne tuj praktikis reformadon de la socia politika sistemo en Tibeto. Tamen, en marto 1959, tibeta reakcia regantaro estrata de Dalai senskrupule lanĉis ĉiuflankan armitan ribelon, intencante protekti la servutulan sistemon kombinantan regpotencon kaj religion neniam ŝanĝiĝi. Subigante la ribelon, la centra registaro komencis demokratian reformadon en Tibeto kaj komplete likvidis la feŭdan servutulan sistemon, miliono da servutuloj estis liberigita.

hejmo de tibetano

La kuranta jaro estas la 50-jariĝo de la tibeta demokratia reformado kaj en tia tempo la ekspozicio temanta pri la tibeta demokratia reformado havas gravan signifon. Estro de la Propaganda Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sinjoro Liu Yunshan diris en la inaŭguro, ke ĉiuj, kiuj vere konas kaj zorgas Tibeton, ne povas negi la fakton, ke en la lastaj 50 jaroj depost la tibeta demokratia reformado, la tibetaj diversnaciecanoj, kiel mastroj de la regiono, zorgate de la centra registaro kaj helpate de la tutlanda popolo, elverŝis grandegan entuziasmon por konstrui novan socion kaj krei novan vivon kaj kreis miraklojn unu post alia en la moderniga konstruado. Li diris:

/

"La historio pruvas, ke sen la demokratia reformado, ne estas la emancipo de la laboranta loĝantaro en Tibeto, ne estas salta disvolviĝo de la tibeta socio kaj ne estas la bela vivo de tibetaj diversnaciecanoj. Nur persistante en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, en la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj kaj en la nacieca regiona aŭtonomeco, oni povas konstrui novan Tibeton solidarecan, riĉan, demokratian kaj civilizacian."

eksplikistino de la ekspozicio

Granda nombro da dokumentoj en la ekspozicio forte atestas, ke de la antikveco Tibeto estas neapartigebla parto de Ĉinio, malkaŝas de diversaj flankoj la malluman feŭdan servutulan sistemon kombinantan regpotencon kaj religion, kaj la veran historion de la armita ribelo lanĉita de la tibeta reakcia reganta kliko en 1959, koncentre manifestas la historian procezon de la tibeta demokratia reformado kaj la grandegajn ŝanĝiĝojn de Tibeto en la lastaj 50 jaroj. La ekspozicio estas utila por ke oni plibone konu veran, disvolviĝantan kaj ŝanĝiĝantan Tibeton. Pri tio sinjoro Zhu Xiaohui el la Ĉina Tibetologia Instituto esprimis: 

"Por eksterlandanoj la ekspozicio povas klarigi la fakton kaj redoni al Dalai lian veran vizaĝon kaj montri la veran historion. Kies interesojn finfine reprezentas Dalai? Kia estis la malnova Tibeto sub la regado de Dalai? Multaj okcidentanoj tion ne scias. Dank' al la ekspozicio tiuj en la mondo, kiuj zorgas Tibeton, povas koni la veran staton."

Rigardinte la ekspozicion, Pubu Drolma el Tibeto diris: 

"La ekspozicio ja estas animskua, pere de ĝi oni vere konas Tibeton. Mi, de miaj prauloj, vivas en Tibeto. En la malnova socio oni eĉ ne povis sin vivteni; nun gvidate de la Komunista Partio oni vivas ankoraŭ pli bone ol la nobeloj en la pasinteco."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040