china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibetnaciecanoj en diversaj lokoj pasigas novjaran tagon
(GMT+08:00) 2009-02-25 17:09:54

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, la 25-a de februaro estas la novjara tago de argilabova jaro laŭ la tibeta kalendaro. La novjara tago laŭ la tibeta kalendaro estas la plej solena kaj plej celebrinda tradicia festo de ĉinaj tibetnaciecanoj. Pli ol 5 milionoj da tibetnaciecanoj en diversaj lokoj de Ĉinio diversmaniere celebras la tagon.

La 25-an de februaro en Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, aŭdiĝas celebra melodio, sur la stratoj kaj stratetoj ĉie vidiĝas koloraj lanternoj kaj freŝaj floroj. Novaj silkrubandoj ornamas la palacon Potala, tibeta teatraĵo prezentiĝas sur la palaco Draka Reĝo apud la palaco Potala. Gajiga festa etoso regas tra la tuta urbo.

Okaze de la novjara tago, tibetanoj faras mezurilon de greno el ligno, nomatan "qiema". Onklino Tsezhen loĝas en Lasao kaj en ŝia hejmo estas metita delikata "qiema" plena de tritiko kaj aliaj grenoj, sur kiuj estas spikoj de sekalo. Ŝi konigis al nia raportisto, kion signifas ĉio ĉi tio:

"Oni preĝas per tio por riĉa rikolto kaj prospera vivo."

Por elstarigi naciecan karakterizon oni metis grandegan "qiema" sur iuj palacoj en Lasao. Tiuj "qiema" estas plenigitaj per bunta butero kaj sekalaj spikoj. Krome, okaze de la novjara tago laŭ la tibeta kalendaro tibetanoj ankoraŭ reciprokas novjaran saluton, starigas flagojn sur monto.

Ankaŭ iuj modernaj faktoroj vidiĝas en la celebrado. Ekzemple, vespere de la 24-a, la Tibeta Televidstacio elsendis novjaran vesperon; tia vespero jam estas nemankigebla por tibetnaciecanaj hejmoj en celebrado.

Jen oni kantas en la vespero. Portante naciecajn kostumojn, tibetnaciecaj geknaboj gaje kantas kaj dancas. Krome, prezentas programerojn ankaŭ aktoroj de aliaj naciecoj el Pekino kaj aliaj lokoj.

Aĉetado por la novjara tago estas grava enhavo de la celebrado. Precipe de la lastaj jaroj la ekonomio en tibetnaciecaj regionoj rapide disvolviĝas kaj pro tio rimarkinde altiĝas la aĉetpovo de tibetnaciecanoj. En magazenoj de Lasao vendiĝas "koloraj sekalaj spikoj" simbolantaj riĉrikolton kaj multege da diversaj varoj por la novjara tago. Lasaano nomata Sonam Dradul diris:

"De la lastaj tagoj, la magazenoj estas des pli homplenaj. Mi volas aĉeti kestojn da fruktoj. Kvankam mia familio ne estas multnombra, tamen alvenos multaj gastoj."

Okaze de la novjara tago, multaj turistoj el diversaj lokoj de la mondo alvenis al Tibeto. En Lasao nia raportisto renkontis gesinjorojn Leo kaj Abby el Usono. Ili konigis:

"Ni, usonanoj, vivas en Ŝanhajo kaj venis ĉi tien celebri la novjaran tagon laŭ la tibeta kalendaro. Ni multe legis pri la tibetaj historio, kulturo kaj religioj, kaj pro tio ni aparte deziras vidi ĉion interesan okaze de la novjara tago. Multaj turistoj vojaĝas al Tibeto en junio, tiam la vetero estas serena; tamen mi pensas, ke okaze de la novjara tago ni povas koni la vivon kaj kulturon de la lokanoj kaj ĝui la tempon ĉi tie."

Ankaŭ tibetnaciecanoj loĝantaj en aliaj lokoj ekster Tibeto diversmaniere celebras la novjaran tagon. Ekzemple, en la provinco Qinghai, okaze de la tago tibetnaciecanoj aranĝis tradician ekspozicion de naciecaj vestoj kaj ornamaĵoj, konkurson de tibetaj dancoj kaj similajn aktivadojn. En subprovincoj Ganzi kaj Aba, loĝataj de tibetnaciecanoj en la provinco Sichuan, vidiĝas ĉie ruĝaj lanternoj kaj aŭdiĝas petardado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040