china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transsendu konfidon kaj realigu komunan gajnon
(GMT+08:00) 2009-02-26 20:10:32


ĉina ministro pri komerco Chen Deming vizitis Germanion

La 25-an de februaro, ĉina aĉeta grupo gvidata de ĉina ministro pri komerco Chen Deming vizitis Germanion kaj subskribis aĉetajn kontraktojn aŭ kunlaborajn interkonsentojn kun germanaj entreprenoj. Tio havas gravan signifon por antaŭenpuŝi komercan liberigon de la du flankoj, reciproke malfermi merkatojn, oponi kontraŭ komerca protektismo kaj akceli sinliberigon de ĉina kaj eŭropa ekonomio el krizo.

La ĉina aĉeta grupo celas praktiki aĉetajn interkonsentojn atingitajn de ĉina ĉefministro Wen Jiabao kun Eŭropo en lia "vojaĝo de konfido" en la pasinta monato. Pli ol cent ĉinaj entreprenoj pri mekanika fabrikado, elektroniko, aŭto, telekomuniko kaj koncernaj altsciencteknikoj kaj serva komerco aliĝis al la grupo. Ĉina ministro pri komerco Chen Deming konigis:

"La aĉeta grupo al Eŭropo havas kelkajn signifojn. Unue ni alportas konfidon al Eŭropo kaj manifestas nian persistemon en komerca malfermo kaj oponon kontraŭ protektismo. Cetere ni utiligas la ŝancon reguli strukturon, transformi disvolvan formon, importi necesajn teknikojn, ekipaĵojn kaj servon."

En Berlino 36 ĉinaj entreprenoj subskribis aĉetajn kontraktojn aŭ kunlaborajn interkonsentojn valorajn je 10 miliardoj da usonaj dolaroj, la produktspecoj enhavas mekanikan fabrikadon, elektronikon, aŭton, tekstilaĵon, medikamenton, paperfabrikadon kaj servon. Chen Deming opinias, ke tio sufiĉe montras la klaran starpunkton de la ĉina registaro oponi kontraŭ komerca protektismo kaj trakti krizon kune kun Eŭropo en malfacila situacio.



Germana ministro pri ekonomio kaj tekniko Karl-Theodor Freiherr zu Guttenberg parolis kun Chen Deming

Malferma koncepto kaj pozitiva kaj respondeca sinteno de la ĉina registaro ricevis altan takson de germanaj ekonomikistoj. Germana ministro pri ekonomio kaj tekniko Karl-Theodor Freiherr zu Guttenberg opinias, ke malferma grado de la ĉina merkato estis multe altigita. La aĉetado de Ĉinio utilas al profundigo de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj kuna trakto de financa krizo.

"La dulandaj registaroj prenis rapidajn kaj fortajn rimedojn por trakti la financan krizon. Tamen oni ne povas tute prosperigi bezonadon de la monda merkato nur depende de ŝtata ekonomistimula plano. Fortigi ekonomian kaj komercan kontakton inter Germanio kaj Ĉinio havas gravan signifon. En la peniga periodo, la ĉina aĉeta grupo transsendis fidon kaj pozitivan signalon. Protektismo estas tute erara respondo al la financa krizo. La du landoj decidis kune antaŭenpuŝi dohaan intertraktadon de la Monda Komerca Organizo kaj eviti protektisman tendencon en ellaborado de politikoj kaj plenumado de ekonomia plano."

Nun la ĉina registaro fokusas en plivastigo de interna bezonado por trakti la financan krizon. La ellaboritaj prosperigaj planoj de gravaj industrioj de aŭto, ŝtalo kaj fero, elektronika informo, malpeza industrio kaj petrolo kaj kemiindustrio liveras pli vastan spacon al kunlaboroj inter Ĉinio kaj Germanio en koncernaj kampoj. Ĝenerala vicekonomikisto de Ĉina CNR Korporacio Limigita, kiu aliĝis al la aĉeta grupo, Cao Guobing opinias, ke aĉetado alportos komunan gajnon al dulandaj entreprenoj.

"Bonkvalitaj prilaboraj ekipaĵoj de Germanio povas garantii sukceson de altigo de rapideco de ĉina fervojo. Estas bonŝanco por ni fortigi longtempan kunlaboron kun germanaj kompanioj. Mi pensas, ke la du flankoj estas komune gajnaj. Produktodonado kaj prezo de nia korporacio en tiu periodo estis subtenata de Germanio."

Laŭ informo, la ĉina aĉeta grupo veturos ankaŭ al Svislando, Hispanio kaj Britio por vizito.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040