Senpaga kuraca sistemo kovras ĉiujn guberniojn kaj 96,1% de subgubernioj kaj urbetoj en Tibeto. La foto montras, ke kamparano Sonian Yangzom el la subgubernio Bomtoi de la gubernio Dagze ĝoje prenis "kuracan konton por kamparana kaj paŝtista familio en Tibeto".
Oktobre de 2007, baza kuraca asekuro de urbaj kaj kamparaj loĝantoj en Tibeto amplekse plenumiĝis. La loĝantoj, kiuj konformas al asekuraj kondiĉoj, ĉiujare pagas 60 juanojn kaj povas ĝui la bazan kuracan asekuron kun valoro de 20 mil juanoj. La foto montras, ke kamparano estas kuracata en kampara hospitalo.
Paŝtisto senpage operaciata je katarakto. |