china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Granda ŝanĝiĝo en fotoj
(GMT+08:00) 2009-03-13 14:10:36

inaŭguro de la ekspozicio

Bela neĝaltebenaĵo Tibeto situas en la sudokcidenta parto de Ĉinio. En Tibeto, troviĝas pura natura pejzaĝo, riĉaj altebenaĵaj produktaĵoj, vidindejoj kun longa historio, misteraj legendoj kaj entuziasmaj kaj gastamaj tibetanoj. Enirinte en Pekinan NaciecKulturan Palacon, kie okazas Grandskala Ekspozicio pri 50-Jariĝo de Demokratia Reformado de Tibeto, ni vidis fotojn kaj objektojn montrantajn grandan ŝanĝiĝon de Tibeto post ĝia demokratia reformado en 1959.

"Ilia vivo estis tre peniga. Vidinte tion mi estas tre kortuŝita."

Vidinte la foton kun maldikega servutulo, 60-jara pensiulo sinjoro Zhang ploris. Grandnombro da fotoj akuzas mallumecon de tiama socio. Antaŭ 50 jaroj, Tibeto estis regata per feŭda servutula sistemo. La tero apartenis al oficistoj, nobeloj kaj temploj. Servutuloj apartenis al servutuloposedantoj kaj ne havis liberecon. Ili devis pagi grandan imposton kaj estis turmentataj de servutuloposedantoj. La puniloj punantaj servutulojn dolore pikas la koron de vizitantoj. Antaŭ tiuj fotoj klarigisto rakontis la mizeran travivaĵon de servutuloj.

"La servutuloj diligente laboris jaron post jaro, tamen ili ne povis satmanĝi kaj varmiĝi. Tiuj servutuloj estis ekspluatataj en ekonomio kaj subpremataj en politiko. Ili malfacile vivis kaj suferis malriĉecon kaj doloron"

En la komenco de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, tibetaj servutuloj aktive petis fari demokratian reformadon. Eniris en nian rigardon iu letero skribita de 65 kamparanoj en 1956 por peti fari demokratian reformadon. La 65 fingrosigeloj prezentis iliajn esperon kaj firman volon por fari reformado. En 1959, komenciĝis la demokratia reformado. La servutuloj havas teron, ŝafojn kaj bovojn kaj tre ĝojas. En iu foto, Gesang, laboranta kiel grumo 30 jarojn, gajnis ĉevalon kaj azenon post demokratia reformado. Troviĝas feliĉa rideto sur lia vizaĝo. Ĉiuj vizitantoj povas senti lian ĝojon.

vizitantoj serioze spektas la fotojn

Ni povas vidi, ke en la lastaj 50 jaroj, Tibeto gajnis grandan disvolviĝon en ekonomio kaj kulturo. Multe ŝanĝiĝis la vivo de la popolanoj. Progresaj scienco kaj tekniko multe altigis la moderniĝan nivelon de agrikulturo kaj industrio de Tibeto. Iu tibeta kamparano havanta grandan kokobredejon fiere prezentis al ni ovojn produktitajn en la bredejo. Minerala akvo produktita en tibeta altebenaĵo jam estis vendata en diversaj lokoj de Ĉinio. Qinghai-Tibeta Fervojo ekfunkciinta en 2006 alportis al Tibeto prosperan komercadon kaj akcelis disvolviĝon de turismo. Nun telefonoj funkciantaj en ĉiuj vilaĝoj de Tibeto oportunigis la interfluon kaj kontaktiĝon inter tibetanoj kaj la ekstero. Multe disvolviĝis edukado, kuracado, kulturo kaj socia bonstato de Tibeto. Staras multe da vizitantoj antaŭ la fotaro montranta ekonomian kaj socian situacion de moderna Tibeto. La vizitantoj estas tre ĝojaj pro disvolviĝo de Tibeto. Iu vizitanto diris,

"En la pasinteco, estis tre mizera la vivo de tibetanoj. Sed nun estas ne imagebla la distanco inter la pasinteco kaj la estanteco."

En lumo de krepusko, ni adiaŭis la NaciecKulturan Palacon. La fotaro en la ekspozicio ofte aperis en nia cerbo. La demokratia reformado forigis malprogresan staton de Tibeto kaj alportis al ĝi viglecon kaj vivforton. Ni bondeziras pligrandajn disvolviĝon kaj progresadon al Tibeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040