china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Enhavoriĉaj muzikaĵoj de la provinco Yunnan de Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-03-18 17:03:11

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas kanto <Ŝangrila>. Ŝangrila situas en Diqing-a Tibetnacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Yunnan kaj estas loko kun vidindaĵoj. Estas multaj belaj legendoj pri Ŝangrila.

La provinco Yunnan situas ĉe landlimo de sudokcidenta Ĉinio kaj ĝi havas vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron kaj abundan riĉfonton. En la provinco loĝas plej multaj naciminoritatoj. La provinco Yunnan ankaŭ estas unu el gravaj luliloj de la homaro kaj posedas longtempan historion kaj antikvecan civilizacion.

De la lastaj jaroj, en diversaj lokoj de Ĉinio, surscenejiĝis grandaj kantdancaj programoj kun etoso de la provinco Yunnan kiel temo, kiaj , kaj aliaj kaj ili estas tre atentataj. Tio spegulas atingon de la provinco Yunnan en disvolviĝo de muziko de la lastaj jaroj. Eksa provincestro sinjoro Xu Rongkai diris:

"Yunnan havas abundan naciecan kulturan riĉfonton de 25 naciminoritatoj. Diversaj naciecoj tenas sian naciecan tradicion en disvolviĝo, inkluzive de kanto, danco, moro kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj. Mi servis kiel provincestro kvin jarojn kaj profunde spertis tion. Nun mi okupiĝas ĉefe pri kreado de tekstoj kaj nun estas pli ol dek kreitaj kantoj."

De la lastaj dek jaroj, enhavoriĉaj nacieca kaj popola kulturoj de la provinco Yunnan ĉiam altiras al si atenton de ĉinaj muzikistoj. Elstaraj kantoj kreitaj de maljunaj muzikistoj estas popularaj tra la tuta lando kaj tenas longtempan prosperon. Post la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, aroj da mezaĝaj kaj junaj muzikistoj venis al Yunnan por ĉerpi nutraĵon meze de loka popola kulturo. Samtempe ŝprucis aroj da lokaj eminentaj artistoj. Artisto Liu Xiaogeng estas unu el ili. Li diris:

"Mia reprezenta muzikaĵo estas , kiu estas adaptata laŭ loka popola kanto. Kun temo pri media protekto, la popola kanto sin turnas al belkanto. La turno ĝuste kuŝas en tio, ke ni unuigis naciecan muzikan faktoron kun nuntempa estetiko kaj lerteco por komponado post la 20-a jarcento."

Aperas diverseco en kreado de muzikaĵoj en Yunnan kaj kreaĵoj kun Yunnan kiel temo aŭ tiuj adaptitaj laŭ loka popola kanto, kiaj kanto, danca dramo, muzik-dramo kaj tiel plu manifestas unikan ĉarmon en la ĉina muzikista rondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040