china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉarmo de Ŝangrila
(GMT+08:00) 2009-03-18 17:22:39

En festo kaj ceremonio nemankigeblas danco kaj en ordinara tago ankaŭ ofte videblas danco. En Ŝangrila ĉiuvespee diversaj placoj estas plenaj de homoj, dancantaj tre gaje. Estro de kultura buroo de Diqing tibetano Pujiang konigis:

"La nuna danco sur placo estas disvastigata de nia kultura halo post enketo en la socio. Ni per duona jaro disvastigis ĝin al kamparo, lernejoj, entreprenoj kaj loĝkvartaloj. Nun danco sur placo estas brila punkto de kultura vivo en Diqing-a Tibetnacieca Aŭtonoma Subprovinco."

En Ŝangrila ĉie videblas naciminoritatanoj surhavantaj diversajn naciecajn kostumojn. Fasono de sama nacieco diferencas laŭ diversaj regionoj. Sekve de loka ekonomia evoluo, homa vivo estas pli kaj pli kontentiga kaj fasonoj de diversaj naciecoj estas pli kaj pli praktikaj kaj belaj. Zhaxi Suonanpinchu, estro de nacieca ensemblo de la gubernio Qinxian de la subprovinco okupiĝas pri nacieca fasono pli ol 20 jarojn. Li diris:

"En la 70-aj kaj 80-aj jaroj, pro malriĉeco nia fasono estis malalt-klasaj. Nun estas altklasaj. Iu fasono eĉ valoras je miliono da juanoj. En festo ni surmetas festan veston kaj en ordinaraj tagoj estas simplaj vestoj."

En la pasinteco vestoj kaj akcesoraĵoj de tibetanoj estis mem produktitaj kaj farado de vesta akcesoraĵo estas unu el tradiciaj metioj de tieaj homoj. Nun ankaŭ tiaj akcesaraĵoj plaĉas al turistoj.

En la antikva urbeto Dukezong de Ŝangrila troviĝas multaj butikoj kun nacieca karakterizo kaj tie vendiĝas memproduktitaj akcesoraĵoj. Fraŭlino Zhuoma, mastrino de iu butiko diris:

"De infanaĝo ni produktas tiajn arĝent-akcesoraĵojn kaj la metilerteco herediĝas de generacio al generacio. Tiuj akcesoraĵoj vendiĝantaj en mia butiko estas memproduktitaj. En unu jaro nia enspezo povas atingi malpli ol 60 milojn da juanoj."

En la antikva urbeto Dukezong, vendiĝas diversaj arĝent-akcesoraĵoj, gruntbovaj instrumentoj kaj aliaj metiartaĵoj. Nun loka metio unuflanke pliigas enspezon de tieaj homoj kaj aliflanke estas fenestro, per kiu homoj komprenas naciecan kulturon en Ŝangrila.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040