china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri pekinaj kelkaj karakterizaj butikoj (foto)
(GMT+08:00) 2009-03-18 17:22:39

Foririnte el la butiko Produkto en Paradizo, raportisto veturis al Xidan, homplena urbocentro. Tie troviĝas Butiko de Xiaotao pri Nepalaj Ornamaĵoj. La butiko estas malgranda kun malpli ol 3 kvadrataj metroj, tamen aranĝo estas delikata. Ne nur nepalaj kapornamaĵoj kaj hindaj skatoloj, sed ankaŭ broditaj apogiloj kaj lignaj ujoj, estas serioze elektitaj de mastrino de la butiko fraŭlino Xiaotao. Xiaotao estas bela kaj portas kolĉenon inkrustita el lun-blanka ŝtono. Ŝi diris, ke la ŝtono estas luna ŝtono, karakteriza en Nepalo.

Antaŭe Xiaotao havis laboron kun bona salajro. Poste ŝi faris vojaĝon al Tibeto kaj ŝatis tieajn nepalajn kapornamaĵojn. Reveninte al Pekino, ŝi demisiis kaj funkciigis la butikon per sia reta nomo Xiaotao.

Provizo de varoj dependas de kolektado de Xiaotao kaj kunporto de amikoj, tial produktokosto estas alta. Tamen prezo de vendadaj varoj estas ne altaj. Xiaotao diris, ke ŝi volas konigi ŝatatajn aĵon al aliaj homoj. Ŝi diris:

"Nepalaj aĵoj estas bonaj kaj mi volas konigi ilin al pli multaj homoj. Provizo estas ne stabila kaj kosto estas alta. Mi ne vivtenas per tio, mi nur volas konigi ilin al pli multaj homoj kaj per tio konatiĝi kun pli multaj amikoj. Nun mi kaj miaj multaj klientoj estas amikoj."

Alia butiko Paradizo·Okuloj situas proksime al pekina fama komerco-centro. Mastrino Xu Manli estas juna kaj bela kaj lerta en parolo de la angla lingvo. Ŝi portas brilajn hindajn kapornamaĵojn. Same kiel Xiaotao, Xu Manli funkciigis la butikon post vojaĝo al Tibeto. Ŝi konigis, ke la butiko Paradizo·Okuloj vendas nepalajn, hindajn kaj pakistanajn vestojn kaj kapornamaĵojn. En la urboj Ŝanhajo, Shenzhen kaj Chengdu troviĝas filioj kun diversaj stiloj.

La butiko funkciigita de Xu Manli ĉefe vendas hindajn vestojn kaj kapornamaĵojn kaj pakistanajn kaj nepalajn kupraĵojn. Kompare kun aliaj filioj, la butiko havas pli grandan religian signifon. Estas videble, ke troviĝas multaj figuroj de Budho. Xu Manli diris:

"Per tio mi povas transdoni densan hindan kaj pakistanan religian kulturon al klientoj, vestoj kaj kapornamaĵoj havas kulturan kaj religian signifon. Belaj vestoj kaj kapornamaĵoj kun mistera kulturo kaj religia signifo, plaĉas al ĉiuj."

Tiu granda nombro da karakterizaj butikoj kun sudazia stilo en Pekino ne nur kontentigis bezonon de junuloj por strebi al beleco kaj noveco, sed ankaŭ establis ponton por ĉinoj proksimiĝi al tiuj foraj landoj kaj tuŝi alilandan kulturon en legendo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040