china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio plifortigas kunakordiĝon por pintkunveno de G20
(GMT+08:00) 2009-03-27 17:05:15

La financa pintkunveno de G20 okazonta komence de la sekvanta monato en Londono, Britio, diskutos kiel pluapaŝe trakti la tutgloban financan krizon. Antaŭ la pintkunveno diversaj flankoj de internacia socio pluapaŝe fortigas kunakordiĝon kaj atendas sukceson de la pintkunveno.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj brita ĉefministro Gordon Brown, post interparolado en Londono, esperis, ke la financa pintkunveno de G20-landoj atingu sukceson en traktado pri la nuna financa krizo, helpado al la evoluantaj landoj disvolvi ekonomion, reformado pri la nuna internacia financa strukturo kaj en aliaj kampoj. Tiutage Gordon Brown esprimis ankaŭ, ke la pintkunveno espereble atingos unuanimecon en tiuj flankoj, kiaj monhelpo al la mez- kaj orient-eŭropaj landoj, plimulte suferigitaj de la financa krizo, senĉesa alprenado de rimedoj por rereguligi financan kaj monan politikon, kaj plifortigo de superrigardo al financa sistemo. Krom tio, oficisto el la brita registaro klare sendis signalon kontraŭ komerca protektismo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040