china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Novaj ekonomiaj komunumoj aktive serĉas rimedojn
(GMT+08:00) 2009-03-27 18:11:08

De la dua duonjaro de 2008 la financa krizo englutas la tutan mondon, tiel ke Usono, Japanio, Eŭropo kaj aliaj ĉefaj evoluintaj komunumoj sinsekve falas en regreson, kaj ankaŭ la novaj ekonomiaj komunumoj, kiaj Ĉinio, Brazilo kaj Hindio suferas multe de la atako. En la lastaj jaroj la novaj ekonomiaj komunumoj estis gravaj fortoj, kiuj movis la kreskadon de la monda ekonomio, kaj nun ili alfrontas senprecedencan defion pro la tutgloba ekonomia kaj financa situacio, serioziĝanta tago post tago. Nuntempe ili ĉiuj aktive serĉas rimedojn kontraŭ la krizo.

En la lastaj jaroj la relative alta kreskproporcio de la novaj ekonomiaj komunumoj estis atentata de la mondo, sed la neatendita tutmonda financa krizo kaŭzis rapidan gliton de la internacia financa kaj ekonomia situacio. La 28-an de januaro de la kuranta jaro la Internacia Mona Fonduso prognozis, ke ĉi-jare la ekonomia kresko de la novaj kaj evoluantaj ekonomiaj komunumoj rapide falos de 6,3% al 3,3%. J. T. Jacob, altranga esploristo pri ekonomia problemo, de la Hinda Paca Instituto, esprimis, ke Hindio kaj aliaj novaj ekonomiaj komunumoj devas reĝustigi sian ekonomian strukturon. Li diris:

"Ĉinio kaj Usono faris reĝustigon al sia ekonomia strukturo por trakti la nunan ekonomian situacion kaj alprenis pozitivajn rimedojn stimuli ekonomion. Por efike trakti la ekonomian krizon, diversaj landoj devas fari sintezan reĝustigon al la nuna monda ekonomia ordo."

Kiel la plej granda ekonomia komunumo en Latinameriko, unu el la "kvar or-briko-landoj", Brazilo reguligis ĝis 2% la ĉi-jare prognozitan kreskan proporcion de la malneta enlanda produkto. Intervjuate de nia raportisto, Josue Souto Maior Mussalem, brazila fama ekonomikisto kaj verkisto de la ekonomia rubriko de la ĵurnalo Folha de Sao Paulo, esprimis, ke kvankam ĉi-jare la brazila eksporto estas grave influata, tamen, pro tio ke la brazila eksterkomerco okupas nur 16% de la malneta enlanda produkto, Brazilo estas multe malpli influata en la financa krizo ol aliaj landoj, kaj ĝenerale la ekonomio ankoraŭ restas bona. Li diris, ke traktado al la krizo estas tutgloba defio, kaj por la financa sistemo necesas alpreni jenajn rimedojn:

"Ni devas restarigi fidindecon de tutgloba financa sistemo, denove reaktivigi kreditadon, grandigi aĉetan sistemon de internacia socio, vastigi internacian merkaton, forigi doganan barieron, kaj samtempe, forviŝi panikon de homoj kaj redukti senlaboriĝon."

En la financa krizo, ĉiu lando havas sian aspekton, kaj diversaj novaj ekonomiaj komunumoj alfrontas malsamajn problemojn. Sed, sendube, plifortigi internacian kunlaboradon kaj kune trakti la krizon estas necese por denova kreskado de la novaj ekonomiaj komunumoj. Hinda erudiciulo J. T. Jacob esprimis:

"Ĉinio kaj Hindio estas grandaj landoj en Azio kaj vizaĝas al la komuna ekonomia situacio, la du landoj devas kunlabori mano en mano, subteni unu la alian."

Dume brazila ekonomia rubrikoverkisto Josue Souto Maior Mussalem diris:

"Brazilo havas kapablon helpi restarigon de monda ekonomio. Sed mi opinias, ke ĉiu lando devas ludi sian rolon, ekzemple, Ĉinio povas grandigi konsumadon, ĉar ĝi havas multegajn loĝantojn; Usono povas restarigi hipotekan kreditan sistemon; dum Brazilo montru al la mondo, ke estas utile teni belan naturan medion."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040