china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉi-jare rapide ŝrumpos tutmonda komerca sumo
(GMT+08:00) 2009-03-27 18:11:38

(Komercado)

 La 23-an de marto en ĉefstabejo en svisa Ĝenevo, Monda Komerca Organizo diras en raporto, ke tutmonda komerca sumo ĉi-jare finos tendencon de daŭra kresko en dekoj da jaroj kaj historie reduktiĝos je 9% kaj tio estas la plej serioza ŝrumpo de komerca sumo post la Dua Mondmilito. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

La raporto diras, ke ĉi-jare komerca sumo de evoluintaj ekonomiaj korpoj reduktiĝos proksimume je 10%, dum tiu de evoluantaj ekonomiaj korpoj proksimume je 2% ĝis 3%. Ekonomikistoj de Monda Komerca Organizo havis la supre menciitan konkludon, profunde analizinte tutmondan komercan staton en 2008 kaj konsiderinte la nunan staton post la internacia financa krizo. Laŭ la raporto, tutmonda komerca sumo kreskis je 2% en 2008, malpli alte ol la sumo je 4,5%, prognozita de Monda Komerca Organizo, kaj Usono, Ĉinio kaj Germanio firme okupas la antaŭajn 3 lokojn de importado kaj eksportado. Kvankam kresko je 2% estis ne kontentiga, tamen ĝi estis tute kontribuita de komerca kresko en la unua duonjaro de 2008. En la lasta duonjaro de 2008, tutmonda komerca sumo komencis reduktiĝon. Tio rimarkinde havas intiman rilaton kun la usona financa krizo. Septembre de 2008, financa krizo eksplodis en Usono kaj ekspansiis tutmonden. Abrupte reduktiĝis akcia kaj dombiena prezo, forvaporiĝis grandsuma trezoraĵo, kuntiriĝis kapitalo, nesufiĉiĝis flueco kaj reduktiĝis bezono. Tio rekte kaŭzis malmultiĝon de importado. Laŭ la raporto, ekde la kvara trimestro de 2008, evidente reduktiĝas importado de grandaj ekonomiaj korpoj inkluzive de Ĉinio. La ekonomio de la antaŭaj 6 plej grandaj komercaj partneroj de Ĉinio estas en dekadenco kaj tio rekte kaŭzas grandan reduktiĝon de ĉina eksportado.

Post la financa krizo, amasaj ekonomiaj korpoj ellaboris diversajn ekonomi-stimulajn projektojn kaj efikeco de tiuj projektoj ankoraŭ bezonas provon de la tempo. Ĉi-jara tutmonda komerco malfacile evidente reprosperiĝos laŭ influo de la financa krizo al la efektiva ekonomio kaj postiĝanta efiko de koncernaj projektoj. Sed la raporto samtempe rimarkas pozitivan signon: februare evidente kreskis importado de pluraj azi-pacifikaj ekonomiaj korpoj. Kvankam ekonomikistoj de Monda Komerca Organizo opinias, ke tio estas nur monata statistiko kaj importa kresko inkludas ferian konsumadon, tial oni devas ege diskrete fari konkludon, tamen la statistiko vidigas al la publiko mildiĝon de malkresko de la monda komerco.

Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, substrekis interrilaton de komerco kaj ekonomia kresko. Li diris, ke daŭra komerca kresko estas ĉefa movforto de disvolvo de la monda ekonomio en la lastaj dekoj da jaroj, tial stimulo de komerca kresko estas efika rimedo por eligi la mondon el la internacia financa krizo. Li diris, ke baldaŭa komerca pinta konferenco de Grupo 20 estas bona ŝanco, por ke ĉeestantaj landoj serĉu efikajn rimedojn kontraŭ komerca malkresko kaj persistu en komerca malfermo. Li akcentis speciale oponi kontraŭ komerca protektismo kaj atentigis, ke iuj ekonomiaj korpoj aldonis enhavon pri protektismo en ekonomi-stimula projekto por protekti enlandan enoficigon. Li avertis, ke tio ne nur ne protektos enoficigon, sed ankaŭ longigos daŭrotempon de la financa krizo.

Karaj aŭskultantoj, ni finu la raporton titolitan "Ĉi-jare rapide ŝrumpos tutmonda komerca sumo". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040