china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gordon Brown: londona financa pintkonferenco celas akordigi politikojn kontraŭ krizo
(GMT+08:00) 2009-03-27 18:21:47

brita ĉefministro Gordon Brown

La 23-an de marto brita ĉefministro Gordon Brown diris, ke la londona financa pintkonferenco havas la celon, ke diverslandaj gvidantoj interkonsiliĝu pri rimedoj kontraŭ la financa fluktuado, ekonomia regreso, malpliiĝo de la komerco kaj akriĝo de la senlaboreco en la tuta mondo.

Tiutage li diris al amaskomunikiloj, ke unue, oni devas restarigi bankan kaj financan sistemojn, intensigi la translandliman kontrolon kaj forigi la paradizon de impostofraŭdo; due, oni garantiu kreskadon de la ekonomio kaj komerco de la tuta mondo en la sekva periodo; trie, oni helpu al plej malriĉaj landoj kaj merkato-leviĝantaj landoj solvi problemojn; kaj kvare, oni reformu la organizon de Internacia Mona Fonduso, Mondan Bankon kaj aliajn internaciajn financajn instituciojn por ke ili akomodiĝu al la nova postulado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040