Wang Qishan intervidiĝis kun Mervyn Davies
La 25-an de marto en Pekino, ĉina vicĉefministro Wang Qishan intervidiĝis kun speciala sendito de brita ĉefministro kaj komerca kaj investa ministro Mervyn Davies. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri londona pinta konferenco pri financo de Grupo 20, unuanime opiniis, ke diversaj flankoj devas fortigi kunlaboron kaj respondece sendi pozitivan signon al la mondo.
|