Posttagmeze de la 14-a de marto en Horsham de Britio, fermiĝis la Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de Grupo 20. La konferenco publikigis komunan komunikon, montrante, ke ĉeestantoj unuanime opinias, ke oni devas preni pluajn paŝojn por restarigi tutmondan kreskon, subteni krediton kaj samtempe plifortigi reformadon de tutmonda financa sistemo.
La komuniko diras, ke nun diversaj landoj jam prenis unuigajn agojn por stimuli bezonon kaj multigi enlaborigan ŝancon. Estontece diversaj landoj prenos ĉiujn necesajn agojn ĝis restarigo de ekonomia kresko.
En la gazetara konferenco okazinta post la konferenco, brita financa ministro Alistair Darling esprimis, ke la konferenco akiris multajn fruktojn kaj faris pozitivan preparon por la pinta konferenco de Grupo 20 okazonta en komenco de aprilo en Londono. |