china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio ludos konstruivan rolon kontraŭ financa krizo
(GMT+08:00) 2009-03-31 16:42:31
La 2-an de aprilo en Londono, okazos la dua pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20. Kiam la internacia financa krizo kontinue plivastiĝas kaj la tutgloba ekonomia situacio estas tre malfacila, diversaj landoj donas multan esperon al la pinta konferenco. Antaŭ nelonge, Gordon Brown, ĉefministro de Britio, la gastiganta lando de la pinta konferenco, esprimis, ke Ĉinio estas la grava partoprenanto de koncerna internacia interkonsiliĝo kaj tre grava por la pinta konferenco. Koncernaj specialistoj esprimis, ke kiel la grava motoro de kreskado de la monda ekonomio, traktante la internacian financan krizon, Ĉinio ludos konstruivan kaj konforman rolon, kunlaboros kun la internacia socio kaj kune venkos la malfacilan tempon. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La ekstera mondo havas altan esperon al ĉina rolo en la pinta konferenco, ankaŭ Ĉinio havas relative altan esperon al la pinta konferenco. Ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei resumis la ĉinan esperon. Li diris:

"Unue, diversaj flankoj devas laŭ la spirito vidi antaŭen fortigi unuiĝon kaj vigligi fidon de la merkato kaj popolamaso. Due, oni devas akceli plu diversajn flankojn ellabori planon por stimuli ekonomion laŭ propra stato kaj fortigi kunaranĝon de makroskopa ekonomia politiko. Trie, oni akiru esencan progreson en reformado de internaciaj financaj establaĵoj, precipe altigu reprezentecon kaj parolrajton de nov-viglaj merkatoj kaj evoluantaj landoj kaj ellaboru klarajn vojlinion kaj horaron kun celoj. Kvare, oni devas firme oponi kontraŭ komerca protektismo kaj akceli ĉiuflankan kaj ekvilibran rezulton de la doha-a intertraktado. Kaj kvine, oni devas atenti disvolvan problemon, precipe eviti redukton de helpo al evoluantaj landoj pro la financa krizo."

Laŭ la menciitaj 5 punktoj, Ĉinio esperas, ke la londona pinta konferenco povos sendi la signon, ke la internacia socio kunlaboru por venki la malfacilan tempon. Profesoro de Pekina Normala Universitato sinjoro Zhang Shengjun opiniis, ke Ĉinio ludos konstruivan rolon en la pinta konferenco. Li diris:

"En la pinta konferenco, Ĉinio povos ludi konstruivan rolon en fortigo de kunaranĝo de makroskopa ekonomia politiko kaj komuna venko de la krizo."

Lastatempe, estro de la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko, Zhou Xiaochuan elmetis, ke oni devas krei internacian rezervan valuton kun stabila valoro, tute sendependan disde suverenecaj landoj. La propono estas subtenata de Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj, ankaŭ ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso Dominique Strauss-Kahn esprimis bonvenigon al la propono.

Pri la propono de Zhou Xiaochuan, specialisto pri financa problemo kaj profesoro de Centra Financa Universitato sinjoro Han Fuling taksis, ke tio estas montriĝo de ĉina aktiva partopreno en ellaboro de internacia regularo.

Profesoro Zhang Shengjun opiniis, ke la rolo, ludata de Ĉinio en traktado de la financa krizo, devas konformi al propra forto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040