china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervidiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono
(GMT+08:00) 2009-04-02 09:26:44

La 1-an de aprilo en Londono, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama. Tio estas la unuafoja intervidiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono post enoficiĝo de Barack Obama januare de la kuranta jaro.

Dum la intervidiĝo, Hu Jintao esprimis, ke ekde enoficiĝo de prezidento Barack Obama, rilatoj inter Ĉinio kaj Usono akiris bonan komencon kaj la dulandaj eksteraferaj ministroj jam faris reciprokajn intervidiĝojn en mallonga tempo. La du flankoj atingis komunan konon rilate al la dulandaj rilatoj en nova epoko kaj establiĝo de strategia kaj ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Hu Jintao emfazis, ke bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur konfirmas al fundamentaj interesoj de la dulandaj popolanoj, sed ankaŭ utilas al paco, stabilo kaj prospero de azipacifika regiono kaj la mondo. Ĉinio volontas kun Usono kune antaŭenpuŝi normalan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Barack Obama emfazis gravecon de la dulandaj rilatoj kaj firme kredas, ke en la estonteco rilatoj inter Ĉinio kaj Usono pli kaj pli firmiĝos.

Dum la intervidiĝo, la dulandaj ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri trakta rimedo kontraŭ la nuntempa internacia financa krizo kaj aliaj komune zorgataj regionaj kaj internaciaj problemoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040