china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun franca prezidento Nicolas Sarkozy
(GMT+08:00) 2009-04-02 10:38:42

La 1-an de aprilo en Londono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun franca prezidento Nicolas Sarkozy.

Hu Jintao diris, ke retrorigardante la 45-jaran disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la du flankoj povas tiri multajn gravajn kaj profundajn inspirojn, kaj la plej gravaj el ili estas, ke oni devas ekzameni kaj trakti la interrilatojn laŭ la strategia kaj longperioda konsidero kaj firme kapti direkton de la disvolviĝo de la interrilatoj; la du flankoj devas sekvi la principon de reciproka respekto, egalrajteco kaj ne-interveno en alies internajn aferojn kaj bone trakti diverĝon kaj sentemajn problemojn surbaze de la reciproka respekto al kernaj interesoj; la du landoj devas plifortigi kontakton, pligrandigi kunlaboron, ludi gravan rolon kontraŭ tutmondaj defioj kaj fari pozitivan kontribuon por la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Nicolas Sarkozy diris, ke spite al ŝanĝiĝo de la rilatoj inter la du landoj li tamen persistas ĉe la opinio, ke estas nur unu Ĉinio, Taiwan kaj Tibeto estas la integraj partoj de la ĉina teritorio; li tre ĝojas pro tio, ke la du landoj restarigis la kompletan strategian partnerecon kaj rekomencis la strategian dialogon. Li esperas, ke la interrilatoj stabile kaj harmonie disvolviĝu en politiko, ekonomio kaj diplomatio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040