china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio ludos gravan rolon en pinta konferenco de Grupo 20
(GMT+08:00) 2009-04-02 16:52:32

La 2-an de aprilo laŭplane okazis en Londono la 2-a pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 kaj ĉeestantaj gvidantoj pridiskutas reprosperigi tutmondan ekonomion, fortigi internacian financan kontrolon kaj reformadi internaciajn financajn organizojn. Ĉinio, reprezentanto de novaj merkatoj, estas konsiderata ludi gravan rolon en la pinta konferenco. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

Nuntempe internacia financa krizo daŭre ekspansias, la ekonomio de ĉefaj evoluintaj ekonomiaj korpoj sinsekve estas en dekadenco kaj ankaŭ novaj ekonomiaj korpoj suferas pro la financa krizo. Vizaĝe al la krizo, Ĉinio ĝustatempe ellaboris serion da ekonomi-stimulaj rimedoj kaj elmetis celon teni ekonomian kreskon je 8% en la jaro 2009. Jiang Yuechun, esploristo de Ĉina Esplora Centro pri Internaciaj Problemoj, opinias, ke Ĉinio ludos gravan rolon en la pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 pro sia kapablo teni stabilan kaj relative rapidan ekonomian kreskon.

"Laŭ la nuntempa stato de la monda ekonomio, Ĉinio preskaŭ estas la unika, kiu tenas relative stabilan ekonomian kreskon. De la pasintaj 10 jaroj, Ĉinio kaj aliaj novaj ekonomiaj korpoj okupas pli kaj pli gravan statuson en la monda ekonomio. Tial, Ĉinio akiros pli multe da atento kaj ludos pli grandan rolon en la pinta konferenco."

Reformado de internacia financa sistemo estas alia grava diskuttemo en la pinta konferenco. Ĉinio klare elmetis esperon, ke reformado de internaciaj financaj organizoj esence progresos kaj altigos reprezentecon kaj parolrajtojn de novaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. La sinteno de Ĉinio reprezentas ĝeneralajn interesojn de evoluantaj landoj.

Ankaŭ multigo de kapitalo al Internacia Mona Fonduso estas fokuso en la pinta konferenco. Iuj okcidentaj landoj esperas, ke Ĉinio, kiu posedas ekstervalutan rezervon kun la sumo de proksimume 2 000 miliardoj da usonaj dolaroj, pliigos injekton de kapitalo al Internacia Mona Fonduso por helpi landojn kun ekonomiaj malfaciloj. Ĉinio eksplicite montris subteni pliigon de kapitalo al Internacia Mona Fonduso, kaj atentigis konsideri gigantajn diferencojn de landoj kaj ekvilibron de rajtoj kaj devoj en pliigo de kapitalo.

Opono kontraŭ komerca kaj investa protektismo estas unu el esperoj de Ĉinio en la pinta konferenco. Jiang Yuechun opinias, ke eksplicita opono de Ĉinio kontraŭ protektismo reprezentas starpunkton ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de plejpartaj landoj.

"Komerca protektismo influas normalan funkcion de internacia komerco en la periodo de ekonomia stabila kresko kaj fatale bremsas normalan funkcion de internacia komerco en la momento de financa krizo. Opono kontraŭ protektismo reprezentas starpunkton ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de plejpartaj evoluantaj landoj kaj iuj evoluintaj landoj."

Rimarkindas, ke fakte antaŭ la pinta konferenco, Ĉinio klare elmetis opiniojn kaj starpunkton, ĉu pri reprosperigo de la monda ekonomio, ĉu pri reformado de internacia financa sistemo, ĉu pri opono kontraŭ protektismo.

Jiang Yuechun tamen opinias, ke vasta partopreno en reformado de internacia financa sistemo ne simbolas, ke Ĉinio fariĝis evoluinta lando, ĉar Ĉinio nuntempe ankoraŭ estas evoluanta lando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040