La 2-an de aprilo en Londono ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd. La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj kune atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj.
Ili intervidiĝis post finiĝo de la 2-a financa pintkonferenco de la Grupo 20. Tio estas ilia 2-a intervidiĝo de novembro de la lasta jaro post la vaŝingtona financa pintkonferenco. |