china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Financa pintkonferenco de Grupo 20 atingis plurajn komunajn konojn
(GMT+08:00) 2009-04-03 15:34:36

La 2-an de aprilo en Londono finiĝis la 2-a financa pintkonferenco de la Grupo 20. Ĉeestantoj de la pintkonferenco venis en akordon pri aldono de kapitalo al la Internacia Mona Fonduso, kontrolo al financaj institucioj, kuna traktado kontraŭ financa krizo kaj aliaj temoj.

Brita ĉefministro Gordon Brown diris post la pintkonferenco, ke gvidantoj de la Grupo 20 konsentas liveri kapitalon de 1 100 miliardoj da usonaj dolaroj al la Internacia Mona Fonduso, la Monda Banko kaj aliaj multflankaj financaj institucioj por helpi landojn en malfacila stato. La Internacia Mona Fonduso aldonos al siaj membroj specialan montiran rajton de 250 miliardoj da usonaj dolaroj por pliigi la cirkulecon kaj substrekos la proporcion al evoluantaj malriĉaj landoj.

Koncerne al la kontrolado de financaj institucioj, la gvidantoj opiniis, ke estas necese, ke oni faru administron kaj kontrolon al influhavaj financaj institucioj, financaj produktaĵoj kaj la financa merkato. Ili decidis fondi novan komisionon pri financa stabiligo por ke ĝi kaj la Internacia Mona Fonduso monitoru riskojn de la makroskopa ekonomio kaj la financa merkato de la mondo. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko faros reformadon kaj donos pli da parolrajtoj al leviĝantaj ekonomiaj unuopoj kaj evoluantaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040