china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fruktoj de financa pinta konferenco okazinta en Londono superas celon supozitan
(GMT+08:00) 2009-04-05 15:46:53

La 3-an de marto fermiĝis monde atentata financa pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20. Amaskomunikiloj de Francio, Brazilo kaj aliaj landoj opinias, ke akordo atingita en la konferenco superas celon supozitan kaj Ĉinio estas okultrafa en la konferenco.

Franca ĵurnalo "Le Monde" publikigis en retpaĝo artikolon titolitan "Ĉinio konfirmas ĉefrolecon en nova mondordo". La artikolo diras, ke la figuro de Ĉinio aperis en internaciaj intertraktadoj en la lastaj monatoj, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao  estis malstreĉa kaj memfida en la konferenco, kaj fariĝis la vera fokuso.

Brazila ĵurnalo "Brazil Globe" opinias, ke la konferenco estas pli bona ol la supozita, decidoj faritaj de diverslandaj gvidantoj estas ĝustaj kaj fortaj, kaj ankaŭ opinioj de nove leviĝantaj landoj influis la lastan rezulton.

Brazila alia ĵurnalo "Folha de Sao Paulo" montris, ke la konferenco komencis serĉi tutmondan akordon kaj akceli "valorkoncepton kaj principojn pri daŭrigebla ekonomio". La ĵurnalo opinias, ke Grupo 20 anstataŭ Grupo 8, kiu konsistas el evoluintaj landoj, fariĝis primara forumo diskuti mondajn problemojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040