china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina komerca ministro alvokis oponon kontraŭ protektismo
(GMT+08:00) 2009-04-05 15:49:10

La 2-an de aprilo en Londono ĉina komerca ministro Chen Deming, kiu akompanis ĉinan ŝtatan prezidanton Hu Jintao en ĉeesto al la financa pintkonferenco de la Grupo 20, akceptis ĉinajn kaj alilandajn raportistojn en la novaĵa-centro de la ĉina delegacio tuj post finiĝo de la konferenco. Li apelaciis al la internacia socio oponi protektismon por revigligi la mondan ekonomion.

Li diris, ke pro akriĝo de la financa krizo oni pli kaj pli klare konscias la necesecon kaj urĝecon de la opono kontraŭ protektismo; oni devas aparte sin gardi kontraŭ protektismo kaj neniel lasi ĝin nuligi nian klopodon en tiu ĉi decida momento, en kiu diversaj landoj lanĉas ekonomi-stimulajn planojn por revigligi la ekonomion. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio estas malferma lando, kaj protektismo estas neakordigebla kun la fundamenta politiko de Ĉinio pri la malfermo; Ĉinio serioze efektivigos per respondeca maniero pozitivajn rezultojn de la pintkonferenco kaj klopodos por revigligi la mondan ekonomion kaj akceli la internacian komercon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040