Antaŭ nelonge reprezentantoj el 11 urboj por kazo de la optimuma praktika areo subskribis kun organizanto de la Monda Foiro en Ŝanhajo kontrakton pri ekspoziciado dum la foiro. Ĝis nun jam 55 urboj de la mondo kontraktis kun la foiro.
"La urba oplimuma praktika areo" estas la programo, kreita de la Monda Foiro en Ŝanhajo. Organizanto de la foiro elektis 55 plej reprezentivajn kaj bonkvalitajn kazojn pri urba disvolvo el 106 validaj kazoj, prezentitaj de 87 urboj de la tuta mondo. Ili rivelos civilizaciajn atingojn, kreivajn kaj modelajn por la monda urbaniza tendenco. |