La 26-an de februaro en Pekino, la organiza komitato de la 2010-ajara Ŝanhaja Monda Foiro okazigis gazetaran konferencon, kaj proklamis, ke glate iras la preparado por la foiro.
S-ino Zhong Yanqun, vicestro de la Plenuma Komitato de la Ŝanhaja Monda Foiro, diris, ke ĝis la 23-a de februaro, sume 231 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon en la foiro, kaj plejparto de la partoprenantoj montras la entuziasmon de aktiva aliĝo kaj plenforta klopodo.
|