S-ro Zhou Hanmin, vicestro de Plenuma Komitato de la Ŝanhaja Monda Foiro, proklamis, ke ĝis la 8-a de marto, sume 185 suverenecaj landoj kaj 46 internaciaj organizoj oficiale konfirmis sian aliĝon al la Ŝanhaja Monda Foiro, kaj la nombro de aliĝintoj kreis la plej altan rekordon en la 158-jara historio de la Monda Foiro.
En gazetara konferenco okazinta la 8-an de marto, s-ro Zhou Hanmin diris, ke laŭ prognozo la nombro de vizitantoj de la Ŝanhaja Monda Foiro atingos 70 milionojn, el kiuj transmaraj vizitantoj okupos 5% ĝis 10%. |