china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sunturo kaj lunŝtono --- pri Osaka Monda Foiro en 1970
(GMT+08:00) 2009-04-30 17:06:27

En la jaro 1970, Osako, la plej granda japana urbo en la meza epoko, la unua en Azio gastigis mondan foiron.

En la Osaka Monda Foiro la plej atentataj verkoj estis nenio alia ol la sunturo projektita de japana moderna art-majstro Taro Okamoto kaj la lunŝtono en la usona domo, alportita de astronaŭtoj, kiuj partoprenis en la Apolono-surluniĝo.

La sunturo estis giganto, simila al antikva skulptaĵo. La suprenleviĝantaj manoj de la giganto subtenis la enorman tegmenton sur la festa placo, kiu dekoraciiĝis lukse kaj grandioze. Sur la sunturo troviĝis kvar grandaj maskoj: ĉe la pinto de la sunturo estis "ora masko", kiu brilas disen; en la centro, "vizaĝo de la suno" kaj "stelo de mallumo", kiuj pririgardas la festan placon; kaj ĉe la bazo, "stelo sub la tero", kiu prilumas la "pasintan mondon".

En la foiro la plej ŝatata estas la lunŝtono. Ĉe la spaciala ekspoziciejo en la usona domo troviĝis serio da spacoŝipoj Apolono. Granda foto kun la piedspuroj de Neil. A. Armstrong sur la luno kaj la malgranda lunŝtono entuziasmigis ĉiujn vizitantojn, ĉar la ekspoziciaĵoj rakontis la plej grandan momenton de la homara historio: en la 16-a de julio, 1969, usonaj astronaŭtoj Neil. A. Armstrong, Michael Collins kaj Edwin. E. Aldrin leviĝis en la spacon. Post flugado de 102 horoj, 39 minutoj kaj 40 sekundoj, la surluniga kajuto "Aglo" stabile surluniĝis. Tiam la kvieteco de tiu ĉi malproksima planedo rompiĝis de alveno de homara sendito, kaj la homaro lasis sian spuron sur la luno.

Antaŭ la lunŝtono oni rekonis, ke nur progreso de scienco kaj tekniko povas evoluigi la homaron mem. La lunŝtono montris la ideon de kosmonaŭto Armstrong, "malgranda paŝo de homo, sed granda paŝo de la homaro".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040