china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Origino de la monda foiro
(GMT+08:00) 2009-04-30 17:11:30

En antikva agrikultura socio, ofte okazis komerca agado ĉe celebro de riĉa rikolto, religiaj ritoj kaj festoj, kaj poste aperis granda komerca foiro, kiu havis fiksitajn tempon kaj lokon kaj celis interŝanĝi komercaĵojn. Tio estas la plej frua formo de la monda foiro. En la 5-a jarcento Persujo okazigis la unuan ekspozicion, superan al foiro.

En la 18-a jarcento, pro senĉesa aperado de novaj teknologioj kaj novaj produktaĵoj, oni elpensis okazigi ekspozicion similan al foiro, en kiu oni ne negocu, sed nur propagandu kaj ekspoziciu novajn produktaĵojn kaj atingojn. En la jaro 1791, la unua tia ekspozicio okazis en la ĉefurbo Prago de Ĉeĥio. Kun progreso de scienco kaj tekniko kaj disvolviĝo de sociaj produktofortoj, skalo de ekspozicio pli kaj pli grandiĝis, kaj ankaŭ tereno de ekspozicio pli kaj pli etendiĝis, de unu loko ĝis tutlando, kaj de internlando ĝis eksterlando. Kaj fine formiĝis internacia ekspozicio, en kiu multaj landoj partoprenas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040