china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ŝanhaja Monda Foiro estas en retrokalkulo
(GMT+08:00) 2009-05-02 15:53:03

Ŝanhaja Monda Foiro estas en retrokalkulo

La 1-an de majo la Monda Foiro de Ŝanhajo, 2010, komencis la unu-jaran retrokalkulon. Tiutage okazis ceremonioj en Pekino por celebri retrokalkulon de la foiro kaj en Ŝanhajo por funkciigo de varbo de volontuloj. Nun konstruado de haloj, ekspozicio-projektado kaj preparado por funkciigo estas en ordo. Organizantoj promesis plue bone fari preparan laboron kaj okazigi sukcesan, brilan kaj neforgeseblan foiron. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

"Antaŭtagmeze de la 1-a tago, en Tian'anmen Placo en Pekino, solene malfermiĝis panelo por retrokalkulo de Monda Foiro de Ŝanhajo 2010. Post 7-jara atentema preparado, la foiro komencis la unu-jaran retrokalkulon. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris en la ceremonio, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo faris la seriozan promeson okazigi sukcesan, brilan kaj neforgeseblan foiron.

"Hodiaŭ ni okazigas ceremonion por celebri retrokalkulon de la foiro kaj funkciigon de la panelo por la retrokalkulo kaj tio refoje manifestas al la mondo gigantan pasion de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo subteni la foiron en Ŝanhajo. Ni plifortigos kunlaboron kun diversaj landoj kaj internaciaj organizoj partoprenontaj kaj tutforte faros preparan laboron por garantii sukcesan okazigon de la foiro."

ceremonio en Pekino por retrokalkulo

En 2010 Monda Foiro unuafoje okazos en evoluanta lando. Ĝis la 1-a, sume 236 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis partopreni en la foiro, meze de ili estas 20 landoj, kiuj ankoraŭ ne establis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, la celo, elmetita de la ĉina registaro pri invito al 200 landoj kaj internaciaj organizoj por partopreno, jam estas antaŭtempe realigita, tiel Monda Foiro de Ŝanhajo estos monda foiro kun plej granda skalo en la historio.

Tamen sub la nuna fono, ke la internacia financa krizo kontinue etendiĝas, ekspozicio-varba laboro por la foiro frontas al necertaj faktoroj. Vicurbestro de Ŝanhajo kaj komitatano de organiza komitato de la foiro Yang Xiong esprimis akceptante intervjuon, ke pluraj landoj esperas pliigi konfidon kaj interŝanĝi sperton malgraŭ ekonomia malfacilo.

Ĝenerala vicdelegito de brita ekspozicia areo kaj ĝenerala konsulo de Britio en Ŝanhajo Carma Elliot diris al raportisto, ke Britio realigos promeson pri partopreno en la foiro kaj bone faros diversajn laborojn.

"Ni rapidigos ellaboron de plano por la venonta jaro. Ni jam anticipe faras buĝeton por nia plano kaj opinias, ke tia investo estas ĝusta. Do nia plano kaj portata respondeco ne ŝanĝiĝos."

En la 1-a de majo, ankaŭ oficiale funkcias varba laboro de volontuloj por la foiro. Pli ol 1 500 volontulaj kaj urbanaj reprezentantoj ĉeestis al la ceremonio en Ŝanhajo. Laŭ plano, preskaŭ 200 miloj da volontuloj liveros servon al vizitantoj el diversaj lokoj de la mondo; preskaŭ milionoj da urbaj volontuloj servos al la publiko en urbaj kvartaloj.

Sekretario de la municipa komitato de la Partio kaj estro de plenuma komitato de la foiro Yu Zhengsheng esprimis, ke post unu jaro, la mondo fokusos al Ĉinio kaj al la foiro. Tiam Ĉinio realigos promeson ĉe gajno de gastigo de la foiro en 2002: Bonŝancon al Ĉinio kaj Eksterordinaran Brilon al la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040