china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unua impreso pri la rekonstruado post la tertremo
(GMT+08:00) 2009-05-04 15:06:54
Antaǔtagmeze de la 24-a de aprilo, la urbo Chengdu estas nebule vualita; tamen ambaǔflanke de la stratoj verdas la arboj. La florantaj plantoj ekstere de la fenestroj kaj la pendantaj lanternoj ĉe la te-trinkejoj laŭ la stratoj donas ĝojigan impreson. Staras modernaj konstruoj, kiuj anstataŭas la duetaĝajn dometojn, iom post iom ŝanĝas la aspekton de la malnovaj kvartaloj.

Sed ja la 12-an de majo en la antaǔa jaro, nome la jaro 2008, la urbo spertis la fortan skuon de la tertremo kun la subcentro en Wenchuan-urbeto. Dum la kontraǔtertrema tempo, la urbanoj de Chengdu tranoktis en aǔtoj ĉestrataj aǔ en tendoj provizore starigitaj en strataj ĝardenoj. Ĝis nun, en mia memoro estas profunde stampitaj ciferoj: en la koŝmara katastrofo mortis 68 712 homoj, perdiĝis 17 921, vundiĝis 3 753 mil; dume 28 340 homoj estis sukcese savitaj el la ruinoj kaj 12 milionoj da homoj estis efike evakuitaj.

La funkciuloj de la registaraj departementoj rilataj al ekonomio, komerco, konstruado, komuniko kaj aliaj respektive konigis pri la rekonstruado de la lasta jaro. Plej profunde impresas min la tempdaŭro de la rekonstruo. Oni ŝanĝis la antaŭe deciditan trijaran rekonstruon al la dujara kuncele laŭeble plej frue redoni la hejmlokon al plagitaj popolanoj, ke ili havu al si mense kvietecon. Ni scias, ke la urbeto Yingxiu pliserioze damaĝita estos konstruita kiel muzeo pri kontraǔtertrema arkitekturo. Laŭ konigo, oni jam konstruis tie 938 500 loĝejojn por ĉiama vivado de vilaĝanoj. Kalkulate je la fino de la kuranta jaro, ĉiuj plagitoj povos ĝui la eternan loĝadon kaj 95% de lernantoj revizitos eternajn lernejojn.

La rekonstruado de vojoj estos kalkulate finitaj en la estontaj du—tri jaroj. Dum la posttertrema savado sinsekve venis medicinaj teamoj el Italio, Rusio, Germanio, Japanio kaj aliaj landoj krom 3, 58 milionoj da ĉinaj medicinistoj. Pli ol 10 mil plagitoj estis trajne aŭ aliveturile transportitaj al aliaj urboj por akcepti kuracadon. 250 mil plagitoj akceptis la psikologian helpadon. Tiuj ciferoj kreis la rekordon en paca epoko.

La tertremo kaŭzis grandan atakon ankaŭ kontraŭ tiuloka industria produktado de entreprenoj ĉu la ĉinaj ĉu tiuj investitaj per ekstera kapitalo. Tamen nun 97% de la entreprenoj jam rekomencis la produktadon. Neniu ekstera entrepreno retiris sian kapitalon, sed kontraste la Errikson de Svedio pluapaŝe larĝigis sian aferon en strebado al la loka rekonstruado kaj liveris la GPS-sistemon kaj moveblan komunikadan sistemon, per kiuj realiĝis la kovrado de la afero pri 3G. La kompanio Katerpillar enkondukis la proprajn buldozojn kaj ŝarĝoaǔtojn. La kompanio INTEL liveris servon de teleeduko por tieaj 150 lernejoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040